Bombinatoredoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bombinatoredoj (Bombinatoridae) estas ofte referencataj kiel fajrventraj bufoj pro ties brilkoloraj ventraj flankoj, kiuj montras ke ili estas tre venenaj. Tiu familio inkludas du genrojn, Barbourula kaj Bombina, ambaŭ el kiuj havas ebenecajn korpojn.
Bombinatoredoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa fajrventra bufo (Bombina bombina) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La specioj de Bombina estas verukecaj, akvoloĝantaj bufoj ĉirkaŭ 7 cm longaj, kaj notitaj ĉefe pro siaj brilaj ventroj. Ili ofte montras la ventran reflekson okaze de ĝenado; la animalo arkigas siajn dorson kaj membrojn por eksponi sian brilan ventron, kaj povas eĉ kuŝi surdorse. Tio utilas kiel averto al predantoj.[1] La voĉa kutimaro de kelkaj specioj de la genro Bombina estas malkutima je tio ke la alvoko estas produktita dum la enspiron pli ol per la elspiro kiel okazas en aliaj ranoj. Ili demetas pigmentajn ovojn en flakojn.
La specioj de Barbourula loĝas en Filipinoj kaj Borneo, dum tiuj de Bombina troviĝas tra Eŭrazio. Ili estas iome malpli koloraj ol Bombina, kaj posedas membranajn antaŭajn fingrojn aldone al membranaj malantaŭaj fingroj. Karakteroj de ranidoj de Barbourula estas nekonataj.
Barbourula estis konsiderata situa intermeze inter Discoglossus kaj Bombina, sed pli proksima al tiu lasta, kaj tiele ili estis aldonitaj al Bombinatoredoj kiam tiu familio disiĝis el la Diskoglosedoj.
Fosiliaj specimenoj de Bombina estas konataj el Plioceno al Plejstoceno.