From Wikipedia, the free encyclopedia
La familio de disko-langaj ranoj' aŭ rond-langaj ranoj (Discoglossidae) apartenas al ordo de Anuro (Anura). Ilia disvastiĝa areo etendiĝas de nordokcidenta Afriko tra Eŭropo ĝis antaŭa Azio. Ili diferencas je anatomiaj proprecoj al la aliaj familioj, ekzemple al la bufonedoj (Bufonidae). Tiel ili havas kiel pli praaj anuroj (Archaeobatrachia) ankoraŭ verajn ripojn. Ilia lango estas ronda, diskoforma, dika kaj granparte kreskata sur la buŝkava grundo. Tiel ili ne povas uzi sian langon - kiel ĉe malpli praaj anuroj (Neobatrachia)- por kapti predon. La ampleksuso (ĉirkaŭbrakumo de la virina rano fare de la vira, tiel certigante la samtempan demeton de la frajo kaj ties fekundigo) dum la pariĝa tempo okazas sur la seka grundo.
Oni listigis en tiu ĉi familio la genrojn de fajroventraj ranoj (Bombina) kaj la Barbourula. Tiuj poste iĝis klasifikitaj kiel apartaj familioj kiel Bombinatoridae. Hodiaŭ la familio havas nur unu genron, la t.n. veraj disko-langaj ranoj (Discoglossus). Alternative ekzistas la opinio, ke Discoglossidae estas nur sinonimo de Alytidae, tiukaze ankaŭ listiĝas plua genro Alytes en la familio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.