pola verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Bolesław Kibel, originale Aleksander GŁOWACKI blazono Prus (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1847 en Hrubieszów, mortis la 19-an de majo 1912 en Varsovio) estis pola verkisto kaj publicisto de pozitivismo, kunkreinto de pola realismo en literaturo, kronikisto de Varsovio, pensisto kaj populariganto de scio kaj de perpieda kaj bicikla turismo.
Bolesław Prus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Aleksander Głowacki | |||||
Naskonomo | Aleksander Głowacki | ||||
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1847 en Hrubieszów | ||||
Morto | 19-an de majo 1912 (64-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio 52.250822 °N, 20.970934 °O (mapo) vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Leon Głowacki (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Bolesław Prus vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto prozisto novelisto literaturkritikisto filozofo verkisto romanisto vd | ||||
Laborkampo | Beletro vd | ||||
Aktiva dum | 1872– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Pupo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Proza verkado de Bolesław Prus apartenas al la plej grandaj atingaĵoj de la pola literaturo. Ĝi estas plej proksima al verkaĵoj de tiaj verkistoj kiel Charles Dickens kaj Anton Ĉeĥov.
Temo de lia plej frua verkado estis prezentado de socia maljusteco kontraste al nefekunda vivo de la fermita en sia mondo bienposedantaro (Dusze w niewoli - Animoj en sklaveco, Anielka - Anjo).
En tiu ĉi periodo Prus estis atestanto de tragedio de la homa sorto kaj de sociaj maljustaĵoj, kaŭzitaj grandparte de intertuŝo kun frukapitalisma ekonomio (Powracająca fala - Revenanta ondo). Aperiĝantajn soci-ekonomiajn fenomenojn Prus en sia verkado analizis kaj pritaksis.
Lia unua granda romano estis Placówka (1885–1886) — komence aperanta en la revuo "Wędrowiec" (Migranto). Laŭvice estiĝis lia epopea panoramo de tiutempa Varsovio el la jaroj 1878–1879 – romano Lalka ("La Pupo"[1]) (1887–1889 en "Kurier Codzienny", libra eldono 1890). Prus verkis ankaŭ soci-moran romanon Emancypantki (1890–1893 same en la "Ĉiutaga Kuriero", lbra eldono 1894). En sia unu historia romano La Faraono (1895–1896 en "Tygodnik Ilustrowany", libra eldono 1897) li prezentis, surfone de elektita periodo el historio de la Antikva Egiptujo, mekanismojn de regado, ŝtato kaj socio. El tiu romano oni faris filmon La faraono en 1965 reĝisorita de Georgo Kavaleroviĉo.
Poste en 1909 li eldonis ankoraŭ unu romanon Dzieci (Infanoj) (1908 en la sama "Ilustrita Semajnrevuo", libra eldono 1909), en kiu kritikis la rusian revolucion de 1905. Morto de la verkisto ĉesigis laboron pri la lasta nefinita romano Przemiany (Ŝanĝiĝoj) (1911–1912 en "Tygodnik Ilustrowany").
Pri Pekoj de infaneco
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.