From Wikipedia, the free encyclopedia
Bohol, aŭ en Esperanto Boholo, estas insula provinco de Filipinoj situantaj en la Centraj Bisajoj nome regiono konsistanta je la insulo Boholo kaj 75 pli malgrandaj ĉirkaŭaj insuloj.[1] Ties ĉefurbo estas Tagbilaran. Kun areo de 4,117.26 km² kaj marbordo 261 km longa, Bohol estas la deka plej granda insulo de Filipinoj.[2] Okcidente de Boholo estas Cebuo, nordoriente estas la insulo Lejteo kaj sude, tra la Bohola Maro estas Mindanao.
Boholo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | |||
provinco de la Filipinoj [+] | |||
Lando | Filipinoj | ||
Ĉefurbo | Tagbilaran | ||
- koordinatoj | 10° N, 124° O (mapo)9.8833333333333124.21666666667 | ||
Akvokolektejo | 4 820,95 km² (482 095 ha) [+] | ||
Areo | 4 820,95 km² (482 095 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 394 329 [+] (1-a de majo 2020) | ||
Denseco | 289,22 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Erico Aristotle Aumentado
(ekde 30-a de junio 2022) |
||
Poŝtkodo | 6300–6346 [+] | ||
ISO 3166-2 | PH-BOH | ||
Boholo | |||
Vikimedia Komunejo: Bohol (province) [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco estas populara turista allogo pro siaj strandoj kaj turismejoj.[3] La Ĉokolado-montetoj (vidu la apudan foton), multnombraj amasoj de kalkoŝtona formiĝo, estas la plej populara allogo. La insulo Panglao, sudokcidente de Tagbilaran City, famas pro sia lokoj por subnaĝado kaj kutime estas listata kiel unu el plej famaj dek subnaĝejoj en la mondo. La Filipina karlito, konsiderata la dua plej malgranda primato en la mondo, estas indiĝena de tiu insulo (vidu la supran foton).
Boholanoj aludas sian hejminsulon kiel "Respubliko Bohol" kun kaj konvinko kaj fiero.[4] Mallarĝas markolo separas la insulojn Cebuo kaj Boholo kaj ambaŭ kunhavas komunan lingvon, sed Boholanoj pluhavas konscian distingon el la Cebuanoj. La klimato de Bohol estas ĝenerale seka, kun maksimuma pluvokvanto inter junio kaj oktobro. La interno estas pli freŝa ol la marbordo.
Tiu insulo estas hejmprovinco de Carlos P. Garcia, oka Prezidento de Filipinoj (1957–1961) kiu naskiĝis en Talibon, Boholo.[5]
La 16an de marto la loka tribestro Datu Sikatura kun la hispana konkistadoro Miguel Lopez de Legazpi faris la packontrakton, tion memorigas la ĉiujara Festivalo Sandugo (vidu la apudajn fotojn).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.