From Wikipedia, the free encyclopedia
Bloomsbury estas distrikto de West End de Londono,[1][2] fama kiel moda loĝeja areo kaj kiel hejmo de nombraj prestiĝaj kulturaj, intelektaj, kaj edukaj institucioj.[3] Ĝi limas kun Fitzrovia okcidente, Covent Garden sude, Regent's Park kaj St Pancras, norde kaj Clerkenwell oriente.
Bloomsbury | |||
---|---|---|---|
kvartalo de Londono vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Britio | ||
Lando | Anglio | ||
Regiono | Granda Londono | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 31′ N, 0° 8′ U (mapo)51.523055555556-0.125 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bloomsbury, London district [+] | |||
Bloomsbury estas hejmo de la Brita Muzeo, nome plej granda muzeo en Unuiĝinta Reĝlando, kaj de nombraj edukaj institucioj, kiel la University College London, la Universitato de Londono, la New College of the Humanities, la University of Law, la Royal Academy of Dramatic Arts, kaj multaj aliaj. Bloomsbury estas intelekta kaj literatura kerno de Londono, kaj hejmo de tutmonde konata eldonejo Bloomsbury, publikiganto de la serio de Harry Potter, kaj nomigo de la Grupo Bloomsbury, nome grupo de famaj britaj intelektuloj, kiel verkistino Virginia Woolf kaj ekonomikisto John Maynard Keynes, inter aliaj.
Bloomsbury ekdisvolviĝis en la 17a jarcento sub regado de la Grafoj de Southampton,[4] sed estis ĉefe en la 19a jarcento, sub regado de la Duko de Bedford, kiam la distrikto estis planita kaj konstruita kiel riĉa loĝeja areo de Regenteca periodo fare de fama disvolvigisto James Burton.[5] La distrikto estas konata pro siaj nombraj ĝardenplacoj, kiel Bloomsbury Square, Russell Square kaj Tavistock Square, inter aliaj.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.