Birĝando
urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Birĝando persalingve بیرجند aŭskulti, estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Provinco Suda Ĥorasano en orienta Irano. Birĝando estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
Birĝando · بيرجند | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | x | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 203 636 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 4 758 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 52′ N, 59° 13′ O (mapo)32.86638888888959.221111111111 [+] | ||
Alto | 1 459 m [+] | ||
Areo | 42,8 km² (4 280 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Birjand [+] | |||
Birĝando situas sur altebenaĵo laŭ rivero (kutime seka) en orienta Irano je 780 km de Teherano .
La unua mencio okazis en la 13-a jarcento, kiel la plej bela urbo en Ĥorasano. Birĝando longe situis laŭ la Silka vojo. La urba municipo de Birĝando estis kreita en 1928.
Birĝando antaŭe estis centro de la karavanoj; ĝi parte konservis sian komercan pozicion. La loka lano estas bonega kaj la tapiŝoj daŭre estas unu el la plej gravaj manfaraĵoj. Pro proksimeco de Afganio la malpermesita negoco estas la opio kontrabandita al Eŭropo. La pli gravaj agrikulturaj produktoj estas safranoj kaj berberisoj.
En Birĝando la moderna alteduko trovis lokon jam en la meza 19-a jarcento. Nun jam 6 universitatoj funkcias, same 3 akademioj.
Birĝando situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. Jare pluvas po 169 mm. Inter junio-oktobro apenaŭ aŭ neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 17 °C, inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-aŭgusto ofte estas pli, ol 30 °C.
Birĝandon trairas norda-suda ĉefvojo Maŝhado-Ĉahbaharo. La flughaveno ekfunkciis jam 1933 (la tria en Irano).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.