urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉahbaharo[1] (persalingve چابهار, laŭ baluĉa lingvo چھبار,) estas marhavena urbo kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto Ĉahbaharo en la Provinco Sistano kaj Baluĉistano, Irano. Ĝi estas la plej suda urbego de Irano kaj libera haveno (libera komerca zono) laŭ la marbordo de la Golfo de Omano fondita en 1992. La loknomo signifas: 4 printempoj (komprenu:tutjare estas printempo).
Ĉahbaharo · چابهار | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Sistano kaj Baluĉistano | ||
Telefonkodo | 0545 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 739 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 18′ N, 60° 39′ O (mapo)25.29194444444460.643055555556 [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chabahar [+] | |||
Ĉahbaharo situas laŭ la marbordo de Makran.
Ekzistis fiŝkaptista vilaĝo kaj iama haveno nomita Ti en la najbareco de la nuna Ĉahbaharo jam antaŭ Kristo 2500. Dum konkeroj de Aleksandro la Granda la loknomo ŝaĝiĝis al Tiz, poste denove Ti. Tiu aktiva komerca haveno estis detruita fare de la mongoloj. La portugaloj havis la unuan kolonion en tiu parto ĝis 1621, poste britoj kaj denove portugaloj alvenis. La moderna urba vivo komenciĝis ĉirkaŭ 1970, kiam ĝi estis deklaritaj municipo kaj granda haveno. Moderna mararmea kaj aviadila bazo estis establita.
Pro la strategia loko Ĉahbaharo estas en fokuso de la irana evoluo. La ekonomiaj sektoroj estas fiŝindustrio kaj komercado. Estas plano fari olean kaj gasan dukton al Pakistano/Afganistano.
Ĉahbaharo estis konektita al sola ĉefvojo al la tutlanda vojreto. Tamen tiu vojo havas branĉon al Pakistano. La urbego havas ankaŭ internacian flughavenon. Ekde 2010 oni konstruas fervojan linion al Pakistano, poste Afganistano.
Ĉahbaharo situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La okcidentaj ventoj vintre kaŭzas pluvojn kaj malofte ankaŭ la musono. Jare pluvas po 116,5 mm. Inter aprilo-novembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26,7 °C, inter aprilo-oktobro ofte estas pli, ol 40 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.