Bingxin (Xie Wanying)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
"Xie Wanying" (ĉine : 謝婉瑩, pinjine : Xiè Wǎnyíng) naskiĝis la 5-an de oktobro 1900 en Fuĝoŭo kaj mortis la 28-a de februaro 1999 en Pekino[1]. Ŝi estas plej bone konata per sia artista nomo "Xie Bingxin" (ĉine : 冰心, pinjine : Bīngxīn) aŭ "Bing Xin", estis unu el la plej popularaj ĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento. Multaj de ŝiaj verkoj estis verkitaj por junaj legantoj. Ŝi estis prezidanto de la Ĉinia Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj. Ŝia artista nomo Bingxin (laŭvorte "Glacia Koro") portas la signifon de morale pura koro kaj estas prenita de frazo en poemo de Wang Changling kiu vivis dum la Dinastio Tang.
Bingxin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | 谢婉莹 | ||||
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1900 en Gulou District | ||||
Morto | 28-an de februaro 1999 (98-jaraĝa) en Pekino | ||||
Tombo | Pekino vd | ||||
Etno | hanoj vd | ||||
Lingvoj | norma ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | Fujian Women's Normal School (en) Yenching University (en) Bridgeman Girls' School (en) Universitato Wellesley vd | ||||
Partio | Ĉina Demokrati-Subtena Asocio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Xie Baozhang (en) vd | ||||
Edz(in)o | Wu Wenzao (en) vd | ||||
Infanoj | Wu Qing (en) , Wu Ping (en) , Wu Bing (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto poeto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Poezio kaj literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Maze of Stars ❦ Spring Water vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum la Dua japana-ĉina milito ŝi fuĝis al Ĉongĉingo kaj verkis la libron Guanyu Nüren (关于 女人, 'pri virinoj') sub la pseŭdonimo Nanshi (男士), kiu signifas "sinjoro".
Bingxin instruis en Japanio dum mallonga periodo kaj stimulis pli da kultura komunikado inter Ĉinio kaj aliaj partoj de la mondo kiel veturanta ĉina verkistino. En literaturo, Bingxin fondis la "stilon Bingxin" kiel nova literatura stilo. Ŝi kontribuis multe al la porinfana literaturo en Ĉinio (ŝiaj verkaĵoj troviĝas en lernolibroj por infanoj), kaj ankaŭ entreprenis diversajn traduktaskojn, inkluzive la tradukon de la verkoj de la barata literatura figuro Rabindranath Tagore.
Bingxin verkis prozon, poezion, romanojn ktp. Ŝia kariero daŭris pli ol sep jardekojn (de 1919 ĝis la 1990-aj jaroj).
Bingxin sin esprimis pri Esperanto jene : "Kiu scipovas Esperanton, tiu konas la mondon" per kiu ŝi celis diri ke lerni Esperanton povus helpi infanojn pli bone kontakti kun la mondo[6].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.