From Wikipedia, the free encyclopedia
Bilkas, laŭ egipta arabe بلقاس estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija.
Bilkas | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 13′ N, 31° 21′ O (mapo)31.2145231.35798 [+] | ||
Alto | 13 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
La pli malnova loknomo estis al-Mima wa-l-Maaskar (arabe: الميما والمعسكر) kun signifo: la Mima kaj la armea tendaro. La moderna nomo verŝajne venis de la malnovgreka φυλακῆς kun signifo garnizono.
En Bilkas loĝis 125 905 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio.
Bilkas kuŝas sur la marborda ebenaĵo 1 m super la marnivelo. Provinca sidejo Mansuro (Egiptio) troviĝas 20, Damiato 49, Tanta 59, Kafr aŝ-Ŝejĥo 67, Zagazigo 71, Port Saido 89, Ŝebin el-Komo 101, Ismailio 112, ĉefurbo Kairo 131, Aleksandrio 139 kilometrojn (aere) .
Bilkas travivis la samajn eraojn, ol la proksima Mansuro.
Bilkas estas plejparte agrikultura regiono, kvankam ĝi enhavas kelkajn industriajn uzinojn, ekzemple pri prilaboroj de sukeroj, rizoj kaj plastaĵoj, aŭtoj. Proksime oni ekspuatas tergasojn, krome aldoniĝas la fremdultrafiko pro la proksima feriejo laŭ la mediteranea marbordo.
Bilkas havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas iom pli, ol 50 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 14-27 °C.
Bilkas havas trairan fervojan linion. 5 vojoj kuras al la urbego.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.