loĝeja komunumo en Marilando (Usono), antaŭurbo de Vaŝingtono From Wikipedia, the free encyclopedia
Bethesda (IFA / b ɛ ˈ θ ɛ z d ə /) estas loĝeja komunumo kiu ne estas municipa korporacio sed setlejo por celoj de censo (angle Census-designated place, CDP), situanta en la sudo de kantono Montgomery en la subŝtato Marilando de Usono. Tiu komunumo estas grava antaŭurbo de Vaŝingtono kaj situas nordokcidente de la ĉefurbo.
Bethesda | |||||
---|---|---|---|---|---|
censa loko nekorporaciiĝinta setlejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 68 056 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 972 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 59′ N, 77° 6′ U (mapo)38.9848265-77.0946459 [+] | ||||
Alto | 97 m [+] | ||||
Areo | 34,518363 km² ( 345 1.8 363 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bethesda, Maryland [+] | |||||
Bethesda prenis sian nomon de la eklezio Bethesda Presbyterian Church, konstruita en 1820 kaj rekonstruita en 1850. La eklezio siavice prenis sian nomon de la arameaj vortoj Beth Hesda kiu signifas "domon de kompato" (pri la origino de la nomo vidu lageto Betesda en Jerusalemo).
La ĉefkampuso de la Nacia Instituto pri Sano, la Nacia Instituto pri Mensa Sano, la Nacia biblioteko de Medicino, la Uniformitaj Servoj Universitato de la Sansciencoj kaj la Walter Reed Nacia Armea Medicina Centro situas en Bethesda, same kiel la ĉefsidejo de aliaj registaraj institucioj kaj entreprenoj, inkluzive de Lockheed Martin.
Bethesda estas riĉa antaŭurbo kun alta mezuma enspezo kaj eduknivelo. Multaj estas altrangaj ŝtatoficistoj en apuda Vaŝingtono. En 2014, laŭ Forbes, Bethesda estis la unua en Usono laŭ la edukado de ĝiaj loĝantoj [1] kaj en la rangotabelo de meza familia enspezo laŭ la revuo Time [2].
Kiel nekorporigita komunumo, Bethesda havas neniun oficialan nek definitivan urbolimon. La Usona Censo difinas lokon por censceloj kiel "Bethesda". La United States Geological Survey difinis Bethesda kiel "areon" prefere ol urba setlejo, iomete diferenca de la censdifino. Laŭ taksoj publikigitaj de la censo de 2020, la komunumo havis loĝantaron de 68 056 personoj je tiu ĉi jaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.