Bethesda
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bethesda (IFA / b ɛ ˈ θ ɛ z d ə /) estas loĝeja komunumo kiu ne estas municipa korporacio sed setlejo por celoj de censo (angle Census-designated place, CDP), situanta en la sudo de kantono Montgomery en la ŝtato Marilando, Usono. Tiu komunumo estas grava antaŭurbo de Vaŝingtono kaj situas nordokcidente de la ĉefurbo.
Rapidaj faktoj censa loko • nekorporaciiĝinta setlejo, Administrado ...
Bethesda | |||||
---|---|---|---|---|---|
censa loko • nekorporaciiĝinta setlejo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 68 056 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 972 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 59′ N, 77° 6′ U (mapo)38.9848265-77.0946459 [+] | ||||
Alto | 97 m [+] | ||||
Areo | 34,518363 km² ( 345 1.8 363 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bethesda, Maryland [+] | |||||
Fermi
Bethesda prenis sian nomon de la eklezio Bethesda Presbyterian Church, konstruita en 1820 kaj rekonstruita en 1850. La eklezio siavice prenis sian nomon de la arameaj vortoj Beth Hesda kiu signifas "domon de kompato" (pri la origino de la nomo vidu lageto Betesda en Jerusalemo).