Benoît de Boigne
From Wikipedia, the free encyclopedia
Benoît LEBORGNE, plibone konata kiel la grafo de Boigne aŭ la generalo-grafo de Boigne (n. la 24-an de marto 1751 en Chambéry - m. samloke la 21-an de junio 1830) estis savoja aventuristo, kiu multege riĉiĝis en Hindio. Li cetere estis nomumita kiel prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de la departemento Mont-Blanc de Napoleono la 1-a.
Benoît de Boigne | |
Statuo de Benoit de Boigne ekspoziciata en la maljunulejo Saint-Benoît (Chambéry). | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1751 en Chambéry (Savojo) |
---|---|
Morto | 21-an de junio 1830 en Chambéry (Savojo) |
Soldata kariero | |
Rango: | Generalo |
Tempo de deĵoro: | 1768 - 1773 Francio 1773 - 1774 Rusa imperio 1784 - 1795 Maratha imperio 1824 - 1830 Piemonto-Sardio |
Militoj: | Rusa-turka milito (1768-1774) Marathaj militoj (1784-1795) |
Medaloj: | 1814 - Kruco de Sankta Ludoviko 1815 - Honora Legio 1816 - Titolo grafa 1824 - Grandkruco de Sanktaj Maŭrico kaj Lazaro |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Jean-Baptiste Le Borgne (en) |
Frat(in)o | Pierre Leborgne de Boigne (en) |
Edz(in)o | Halime Banu (en) (1788–) Adèle d'Osmond (en) |
Infano | Charles de Boigne (en) ( Halime Banu (en) ) |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto |
Filo de bonhavaj komercistoj, li unue entreprenis militistan karieron. Post kiam li ricevis formadon ene de pluraj eŭropaj regimentoj, Benoît Leborgne vojaĝis al Hindio kaj metis sian talenton en la servon de Mahadaĵi Sindhia, kiu tiam regis la marathan imperion. La imperiestro al li komisiis la kreadon kaj organizadon de profesia militistaro. Kun la nova rango generalo, li trejnis laŭ eŭropaj metodoj kaj komandis forton da pli ol cent mil homoj, danke al kiu la maratha konfederacio daŭre regis nordan Baraton kaj restis la lasta indiĝena ŝtato de la hinda subkontinento sendependa de Britio[1]. Krom siaj militistaj funkcioj, Benoît de Boigne samtempe estis aktiva komercisto kaj administranto. Li interalie posedis ĵagiron, t.e. feŭdan terpecon.
Fine de tumulta vivo, Benoit de Boigne revenis al Eŭropo, unue al Anglio, kie li reedziĝis kun franca elmigrintino post la repudio de sia unua, persdevena edzino. Li sekve alvenis al Parizo en la periodo de la Konsularo, kaj fine al sia denaska Savojo. Li fariĝis ia loka eminentulo, kaj dediĉis la finon de sa vivo al variaj bonfaraj celoj por sia denaska urbo Chambéry. La reĝo de Sardio al li atribuis la rangon de grafo.