Benjamin THOMPSON Grafo Rumford (1753-1814) (* North Woburn, Masaĉuseco, en la 26-a de marto 1753 - Auteuil, proksima de Parizo, en la 21-a de aŭgusto 1814) estis usona-angla fizikisto kaj elpensisto, kies defioj por establigi la teorian fizikon estis parto de la 19-a jarcenta revolucio rilate al termodinamiko. Li ankaŭ aktivis kiel leŭtenanto-kolonelo en la Lojalistaj fortoj en Usono dum la Amerika Revolucia Milito. Post la militfino li translokiĝis al Londono kie liaj administraj talentoj estis agnoskitaj kaj estis indikita kiel plena kolonelo, ricevinte, en 1784, la kavaliran titolon de la reĝo Georgo la 3-a. Kiel multfara dezajnisto, li ankaŭ kreis projektojn por militŝipoj. Pli malfrue, li iris loĝi en Bavario kaj servis la tiaman registaron, estinte indikita kiel Ministro de la Bavara Armeo, kie li reorganizis la armeon, kaj, en 1791, li fariĝis Grafo de la Sankta Romia Imperio.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.