![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e4/Gyps_bengalensis_by_Ravi_Sangeetha_%2528cropped%2529.jpg/640px-Gyps_bengalensis_by_Ravi_Sangeetha_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Bengala gipo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bengala gipo aŭ Bengala vulturo (Gyps bengalensis) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Tiu specio estas proksime rilata al la eŭropa Gipo (Gyps fulvus). Iam oni supozis, ke ĝi estas pli proksima al la Blankadorsa gipo kaj estis konata kiel Orienta blankadorsa gipo. La specio ekzistis en grandaj nombroj, en Suda kaj Sudorienta Azio ĝis la 1990-aj jaroj, sed poste malpliiĝis rapide laŭ nombroj ekde tiam.[1] En 1985 tiu specio estis priskribata kiel "eble la plej abunda granda rabobirdo de la mondo"[2] kaj ofte konsiderata problemo sed ĝi estas nune rara.[3]
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Bengala gipo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gyps bengalensis (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu vulturo konstruas sian neston en altaj arboj ofte ĉe homaj setlejoj en norda kaj centra Barato, Pakistano, Nepalo, kaj sudorienta Azio. La ino demetas ununuran ovon. Birdoj formas ripozajn koloniojn. La populacio estas ĉefe de loĝantaj birdoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/Bengalgeier-01.jpg/320px-Bengalgeier-01.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Bengalgeier-05.jpg/320px-Bengalgeier-05.jpg)
Kiel ĉe aliaj vulturoj, ankaŭ tiu ĉi estas kadavromanĝanta, kiu manĝas ĉefe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj kiujn ĝi trovas per alta ŝvebado super termikoj kaj rigardante aliajn kadavromanĝantojn. Ĝi ofte moviĝas laŭ aroj. Iam ĝi estis la plej multnombra el la vulturoj de Barato.[4]
Ene de la bone konfirmita klado de la genro Gyps kio inkludas populaciojn de Azio, Afriko kaj Eŭropo, oni determinis, ke tiu specio estas baza kaj la aliaj specioj estus pli ĵusaj en siaj specidiverĝo.[5][6]