From Wikipedia, the free encyclopedia
Ben CARSON, formale Benjamin Solomon CARSON, Sr., (naskita la 18-an de septembro 1951 en Detrojto) estas usona politikisto, verkisto, kaj emerita nervoĥirurgo. Je la 3-a de majo 2015 li anoncis sin kandidato por la nomumo de la Respublikana Partio por la usona prezidenta balotado en 2016.[1] Je la 2-a de marto 2016, post la Supermardaj primaraj konkursoj, Carson anoncis ke li "ne vidas politikan vojon antaŭen" kaj ne ĉeestos la sekvontan respublikanan debaton en Detrojto.[2] La 4-an de marto li malaktivigis sian kandidatadon, kaj anoncis ke li fariĝos la nacia prezidanto de My Faith Votes, organizaĵo celanta instigi kristanojn voĉdoni.[3]
Carson estis la unua ĥirurgo, kiu sukcesis apartigis ĝemelojn kranie kunkreskintajn. en 2008 li ricevis de usona prezidento George W. Bush la Prezidentan medalon de libereco.
Post vaste diskonigita parolado ĉe la Nacia matenmanĝo de preĝado en 2013, Carson fariĝis furora konservativa figuro en la usonaj amaskomunikiloj pro siaj opinioj pri sociaj kaj politikaj demandoj.[4]
Ben Carson de la 20-a de januaro 2017 estas la ĉefo de la Departemento pri Urbanizado en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.