From Wikipedia, the free encyclopedia
La Belga rezistado aŭ Belga rezistomovado (en franca: Résistance belge, en nederlanda: Belgisch verzet) kolektive referencas al la rezistomovadoj kiuj opoziciis kontraŭ la Germana okupacio de Belgio dum la Dua Mondmilito. Ene de Belgio, la rezistado estis fragmentita en granda nombro de apartaj organizoj, dividitaj laŭ regionaj kaj politikaj instancoj. En la rezistado estis kaj viroj kaj virinoj el la kaj valonaj kaj flandraj partoj de la lando. Krom sabotado de militista infrastrukturo en la lando kaj mortigo de kunlaboremuloj, tiuj grupoj ankaŭ publikigis grandajn nombrojn de sekretaj gazetoj, arigis spionadon kaj preparis variajn fuĝoretojn kiuj helpis pilotojn de Aliancanoj faligintaj malantaŭ la linioj de la malamikoj fuĝi el Germani-okupita Eŭropo.
Dum la milito, oni ĉirkaŭkalkulis ke proksimume 5% de la landa loĝantaro estis iel en la rezistada aktiveco,[1] dum kelkaj ĉirkaŭkalkulis la nombron de rezistanoj mortigitaj en ĉirkaŭ 19 000; preskaŭ 25 % el ties "aktivaj" membroj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.