Bekonscot
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bekonscot en Beaconsfield, Buckinghamshire, estas la plej malnova miniaturvilaĝo de la mondo[1][2].
Bekonscot | ||
---|---|---|
Miniaturparko, vidindaĵo [+] | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Regiono | Buckinghamshire | |
Situo | Beaconsfield | |
- koordinatoj | 51° 36′ 50″ N, 0° 38′ 42″ U (mapo)51.613794444444-0.64489444444445 [+] | |
Bekonscot | ||
Vikimedia Komunejo: Bekonscot [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ĝi reproduktas (rilatume 1:12) aspektojn de Britio precipe en la 1930-aj jaroj. Pli ol 14.000.000 homoj jam vizitis ĝin. La parko estas flegata de 12 plentempuloj. Dum la somero pliaj dudek prizorgas la vizitantojn. - La juna reĝino Elizabeto vizitis la vilaĝon.
Bekonscot estis kreita en la 1920-aj jaroj de loka librotenisto Roland Callingham. Kune kun siaj helpantoj - la ĝardenisto, la kuiristo, la servistino kaj la ŝoforo - Roland skizis la miniaturan imperion en sia ĝardeno. La pejzaĝo fariĝis el la maro (- la naĝejo) kaj montetoj (ondaj rokaĵoj). Ampleksa fervoja relaro estis komisiita al la firmao Bassett-Lowke, konata kiel produktanto de makettrajnoj.
Bekonscot kiel unua miniaturparko inspiris la konstruadon de pliaj tiaj parkoj: Babbacombe, Madurodam, Bourton-on-Water, Wimborne, Great Yarmouth, and Mini-Europe.