Baŝkirio
respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Baŝkirio[3] aŭ oficiale Respubliko Baŝkortostano[4] (baŝkire Башҡортостан, Baŝkortostan; ruse Башкортостан, Baŝkortostan), estas respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio.
Tiu ĉi artikolo temas pri la nuna respubliko Baŝkirio de la Rusia Federacio. En la tempo de Sovetunio la teritorio nomiĝis Baŝkira ASSR - pri tiu epoko ekzistas aparta artikolo. |
Rapidaj faktoj respubliko de Rusio, Administrado ...
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Ĉevolga federacia regiono |
Ĉefurbo | Ufa |
Guberniestro | Andrey Nazarov (ekde 17-a de septembro 2020) |
Fondita | 28-a de Novembro 1917 |
Demografio | |
Loĝantaro | 4 072 292 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 28 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | baŝkiroj (29,5%) rusoj (36%) tataroj (25,4%)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj |
Geografio | |
Areo | 142 947 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+5 |
Aŭtokodoj | 02, 102 |
OKATO | 80 |
ISO 3166-2 | RU-BA |
Retpaĝaro | www.bashkortostan.ru/ |
Fermi
54.0556.6
Laŭ la stato de 2021 en la respubliko vivis 4 016 481 loĝantoj sur areo de 143 600 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km². Ĝi havas la plej grandan loĝantaron kaj apartenas al la plej riĉaj respublikoj de la Rusia Federacio.
Ĝi estis fondita en 1992 post la dissolvo de Sovetunio el la Baŝkira Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (Baŝkira ASSR) kaj estas prezidenta respubliko ekde 1993.
Baŝkirio havas statuson de observanto en la Internacia Organizo por la Turka Kulturo.