Baruĥ Spinozo
nederlanda sefarda filozofo (1632–1677) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Baruch de Spinoza, en Esperanto Benedikto Spinozo, foje ankaŭ Spinoza de Rejnsburg (hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza; naskiĝis la 24-an de novembro 1632 en Amsterdamo, mortis la 21-an de februaro 1677 en Hago) estis nederlanda filozofo kun sefardaj kulturaj radikoj. Liaj ideoj pri religia libereco, homaj rajtoj kaj toleremo estis viditaj kiel radikalaj kaj minaco al la tiama religia kaj politika ordo. Li povas esti rigardata kiel filozofo de la klerismo.
Baruĥ Spinozo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
בָּרוּךְ שְׂפִּינוֹזָה Benedictus de Spinoza Benedito de Espinosa | |||||
Naskonomo | nederlande/hispane Baruch de Spinoza, hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza | ||||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1632 (1632-11-24) en Amsterdamo, Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj | ||||
Morto | 21-an de februaro 1677 (1677-02-21) (44-jaraĝa) en Hago, Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Nieuwe Kerk vd | ||||
Lingvoj | latina • hebrea • itala • franca • hispana • portugala • nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Miguel de Espinoza vd | ||||
Patrino | Hanna Debora d'Espinoza vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • tradukisto de Biblio • grinder of lenses • politikologo • gramatikisto • teologo vd | ||||
Laborkampo | filozofio • etiko • epistemologio • metafiziko vd | ||||
Aktiva en | Hago • Rijnsburg • Amsterdamo • Voorburg vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Etiko ❦ conatus vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nuntempe li estas konsiderata kiel unu el la komencopunktoj de la 18a-jarcenta klerismo kaj kiel unu el la antaŭuloj de la moderna biblia kritiko, kiam li perceptis la Biblion kiel homa verko anstataŭ verko de dia revelacio. Spinoza estis perceptita kiel unu el la fondintoj de laikeco, determinismo, skeptikismo kaj modernismo ĝenerale.