![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Spinoza_Ethica.jpg/640px-Spinoza_Ethica.jpg&w=640&q=50)
Etiko (Spinozo)
libro far Baruĥo Spinoza / From Wikipedia, the free encyclopedia
Etiko estas la ĉefverko de Spinozo kaj unu el la majstroverkoj de okcidenta filozofio. Tiu libro estis skribite latinlingve sub la titolo Ethica Ordine Geometrico Demonstrata (Etiko demonstrata laŭ geometria ordo) sed aperis nur post la morto de Spinozo en 1677.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Spinoza_Ethica_Pars1_Prop1.jpg/640px-Spinoza_Ethica_Pars1_Prop1.jpg)
Etiko | |
---|---|
![]() | |
postmorta verko • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Baruĥ Spinozo |
Lingvoj | |
Lingvo | Nov-Latino |
Eldonado | |
Eldondato | 1677 |
Ĝenro | discourse |
La libro estas dividita en kvin partoj :
- Pri Dio
- Pri Origino kaj Naturo de la Menso
- Pri Origino kaj Naturo de la Afektoj
- Pri la Homa Dependeco aŭ pri la Forto de Afektoj
- Pri la Potenco de Komprenpovo Homa aŭ pri la Homa Libereco
Etiko estas redaktita laŭ geometria ordo, tio volas diri ke Spinozo uzas difinojn, aksiomojn, postulatojn, proponojn (kvazaŭ teoremojn) kaj demonstrojn por montri sian koncepton de Dio kaj de la homo. Tiumaniere, Etiko de Spinozo estas libro sensama. Por kompleti, por komenti siajn demonstrajn argumentadojn, Spinozo kromaldonas skoliojn.
La celo de Spinozo en tiu verko estas gvidi la homojn al beateco. Etiko estas la rezulto de la projekto anoncita en lia nefinita libro Traktato de Intelekta Reformo (Tractatus de Intellectus Emendatione) skribita en 1661.