kuvo, kiel granda ujo por enteni akvon, en kiu persono povas baniĝi From Wikipedia, the free encyclopedia
Banujo aŭ bankuvo[1] estas, ofte ovala ujo, en kiu povas bani sin homo (eblas ankaŭ bani en ĝi dombeston). ' La naturaj banujoj, kiuj troviĝas en la naturo kiel lagetoj ĉe varmegaj akvofontoj, estis uzataj jam ekde la praepoko far homoj. La romianoj kaj aliaj popoloj inventis la banokulturon kaj konstruis banejojn kun basenoj (pelvoj) el ŝtono.
Banujoj ekzistas el la plej diversaj materialoj. Unuaj banujoj estis el ligno. Longtempe estis uzitaj banujoj el zinkita lado, kiuj troviĝis ĉefe en kuirejo aŭ en lavejo. Poste, dum la 18-a jarcento vendiĝis emajlitaj banujoj, unue el gisfero, kaj ekde la komenco de la 1970-aj jaroj el ŝtala lado. Nuntempe oni fabrikas banujojn el sintezaj, artefaritaj materialoj kiel plasto (akrilo) kaj kompozitoj. Pro altaj fabrikadokostoj kupraj kaj marmoraj banujoj estas maloftaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.