komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bamberg estas urba komunumo en la historia regiono Frankonio de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Bamberg ene de la administra distriktaro Supra Frankonio. La urbo estas loko de universitato, kies fakon pri latinidaj lingvoj estras la esperantisto Martin Haase, kaj estas ekonomia, kultura kaj administra centro de la regiono. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 79 935 loĝantojn.
Bamberg | ||||||
| ||||||
universitata urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba areo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Frankonio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0951 | |||||
Poŝtkodo | 96047, 96049, 96050, 96051, 96052 | |||||
Aŭtomobila kodo | BA | |||||
Oficiala Municipokodo | 09461000 | |||||
NUTS | DE241 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Andreas Starke | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Maximiliansplatz 3 96047 Bamberg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 79935 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 54′ N, 10° 54′ O (mapo)49.89166666666710.891666666667 | |||||
Alto super la marnivelo | 262 m | |||||
Areo | 54,58 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt.bamberg.de/ | |||||
La mezepoka urbokerno ekde la jaro 1993 listiĝas kiel monda heredaĵo de Unesko.
En la urbo Nicolaus Eichhorn en 1887 publikigis la planlingvon Weltsprache.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.