hispana verkisto el Aragono From Wikipedia, the free encyclopedia
Baltasar Gracián y Morales (Belmonte de Gracián, Calatayud, 8-a de januaro de 1601 - Tarazona, Zaragozo, 6-a de decembro de 1658) estis verkisto de Hispanio de la Hispana ora epoko kiu kultivis la didaktikan kaj filozofian prozaron, nome eseisto. Inter liaj verkoj elstaras El Criticón — nome alegorio de la homa vivo — kiu konstituas unu el la plej gravaj romanoj de la hispana literaturo, komparebla laŭ kvalito al Don Kiĥoto aŭ La Celestina.[1]
Baltasar Gracián | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Baltasar Gracián | ||
Naskonomo | Baltasar Gracián | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1601 en Belmonte de Gracián, Aragonio, Kronlando de Aragono | |
Morto | 6-an de decembro 1658 (57-jaraĝa) en Tarazona, Aragonio, Kronlando de Aragono | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Loĝloko | Ateca • Calatayud • Huesca • Zaragozo • Tarazona • Taragono • Valencio • Gandio • Ilerdo • Toledo • Belmonte de Gracián vd | |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono Hispanio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Lorenzo Gracián vd | |
Okupo | romkatolika sacerdoto filozofo verkisto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia produktaro enkadriĝas en la literatura tendenco konceptismo, per stilo konstruita el mallongaj frazoj tre persona, densa, koncentrita kaj polisemia, kie hegemonias vortoludoj kaj ingeniaj asocioj inter tiuj kaj la ideoj. Rezulto estas lakona lingvaĵo, plena je aforismoj kaj kapabla esprimi grandan riĉon de signifoj.
La pensaro de Gracián estas pesimisma, kiel korespondas al la periodo de la baroko. La mondo estas malamika kaj trompema loko, kie hegemonias la ŝajnaro kontraŭ virto kaj vero. Homo estas malforta estaĵo, interesita kaj malica. Granda parto de liaj verkoj klopodas havigi al la leganto rimedojn kaj kapablojn kiuj permesu al li disvolviĝi inter la trompoj kaj kaptiloj de la vivo. Por tio devas scii elturniĝi, esti prudenta kaj kapabla profiti la sciaron baze sur la sperto. Eĉ lerni ŝajnigi kaj konduti laŭ la okazo.
Pro ĉio tio Gracián estis konsiderata praulo de ekzistadismo kaj de postmodernismo. Influis sur francaj liberpensuloj kiaj La Rochefoucauld kaj poste sur la filozofio de Schopenhauer. Tamen lia vivisma pensaro estas neseparebla de la konscienco pri ruiniĝinta Hispanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.