![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0e/Flag_baltic_republican_party.jpg/640px-Flag_baltic_republican_party.jpg&w=640&q=50)
Balta Respublikana Partio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Balta Respublikana Partio estas politika partio en la Rusa Federacio kiu estis establita la 1-an de decembro 1993 en Kaliningrada provinco kaj perdis sian oficialan statuson kiel politika partio la 26-an de marto 2003, pro la nova rusa leĝo pri politikaj partioj postulanta ke ĉiu partio havu kandidaton en almenaŭ duonon de balotdistriktoj de la Rusa Federacio kaj almenaŭ 10 000 membroj. La partio perdis apelacion en februaro 2005 al la Rusa Konstitucia Kortumo. [1]
Balta Respublikana Partio | ||
---|---|---|
![]() | ||
partio ![]() | ||
Komenco | 1993 vd | |
Fino | 26-a de marto 2003 vd | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Sidejo | Kaliningrado | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1d/Coat_of_Arms_of_K%C3%B6nigsberg.svg/320px-Coat_of_Arms_of_K%C3%B6nigsberg.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0e/Flag_baltic_republican_party.jpg/640px-Flag_baltic_republican_party.jpg)
La ĉefa politika celo de la partio estis establi aŭtonomian baltan respublikon anstataŭ Kaliningrado kaj strebi al kompleta sendependeco. Ĝiaj homoj ankaŭ volis restarigi la malnovan nomon Königsberg, Kenigsbergo. [2] Ĝiaj gvidantoj estis Sergej Pesko kaj Rustam Vasilyev.
En februaro 2005 okazis en Kaliningrado la fonda kongreso de la Kaliningrada Publika Movado - Respubliko. Ĝi havas la samajn celojn kiel la antaŭa partio, ĝiaj membroj estas Sergej Pesko kaj Vitautas Lopata, sendependa parlamentano en la Dumao de Kaliningrado kaj loka prezidanto de la rusa opozicia movado, la Unio por Demokratio [3]