From Wikipedia, the free encyclopedia
Baix Llobregat (Malsupra Llobregat) estas komarko de Katalunio, Hispanio. Situa entute ene de la Provinco Barcelono, temas pri tria komarko plej loĝata en Katalunio kun 834.653 loĝantoj[1] (en 2018, superita nur de la komarkoj Barcelonés kaj Okcidenta Vallés) kun areo de 486 km².[2] La ĉefurbo de la komarko estas Sant Feliu de Llobregat, kvankam estas ankaŭ aliaj gravaj kaj pli grandaj urboj (Cornellà de Llobregat, Sant Boi de Llobregat, Castelldefels, Viladecans kaj El Prat de Llobregat), partikulare en la delto de la rivero Llobregat kaj kiuj formas parton de la unua cirklo de la Metropola Areo de Barcelono.
En la komarko estas la flughaveno de Barcelono (en El Prat de Llobregat). En Santa Coloma de Cervelló estas Kolonio Güell, kun la kripto de ĝia kapelo, de Antoni Gaudí.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.