Avaaz.org
From Wikipedia, the free encyclopedia
Avaaz.org estas usona neregistara organizo, kies oficejoj estas en Novjorko. Ĝi estis fondita de la brito-kanadano Ricken Patel en 2006, por arigi la « mondajn civitanojn » por sentivigi, konduki agojn, kaj « fronti la novajn defiojn, kiuj minacas nian estontecon, kiaj la klimatŝanĝiĝoj kaj la kresko de la konfliktoj ». La vorto Avaaz signifas « voĉon » en la hindia lingvo (आवाज़ āvāz) kaj en la persa lingvo (آواز āwāz) kaj "sonon" en la urdua (آواز āwāz).
Avaaz.org | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo socia movado | ||
Komenco | 2007 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Agareo |
klimata ŝanĝiĝo | |
Fondinto(j) | Ricken Patel • Tom Perriello vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c) | |
Avaaz.org estis kunkreita de Res Publica, grupo de transnaciaj civitismaj kampajnoj, kaj de MoveOn, usona grupo por socia instigo per interreto[1]. Ĝi asertas havi pli ol 32 milionojn da membroj en 194 landoj en la mondo, januare 2014[2].
Ili konigas siajn agojn precipe per interreto, per la dissendo de peticioj per retpoŝto aŭ per socialaj retoj kaj blogoj. En 2008 unu el iliaj videoj estis elektita la plej bona video fare de la uzantoj de YouTube en la politika kategorio (vidigi la videon). Plie, multaj aktivistoj de Avaaz organizas, helpe de la mondonoj de interretanoj, reklamkampanjojn per grandaj usonaj televidkanaloj, temajn neperfortajn manifestaciojn okaze de la pintkonferencoj de G8, aŭ ankaŭ projektas montrigi grandajn reklamajn panelojn sur la stratoj de Vaŝingtono, apud la Blanka Domo. Ankoraŭ pli antaŭnelonge, la mono de Avaaz utilis por starigi servilojn por preterpasi la cenzuron sur la sociaj retoj en Irano.
La ideo, kiu ofte revenas en la kampanjoj de Avaaz estas ke la homamaso, kiu agas, povas premi al la regantoj[3]. Ĉiu povas agi por tio, kion oni povas opinii justa por tiel konservi la diversecon de la opinioj, kaj eviti la unuecon de la opinioj de iuj regaj elitoj.