From Wikipedia, the free encyclopedia
La Asparaga skarabo (Crioceris asparagi) estas grava plago de asparago kaj en Eŭropo kaj en Nordameriko. Asparago estas ĝia nura manĝoplanto. Tiu skarabo estas 6.0 mm ĝis 9.5 mm longa kaj iom longeca. Ĝi estas metalbluecnigra kun kremkoloraj aŭ flavaj punktoj en sia ruĝbordaj elitroj. La larvoj estas dikaj kaj grizaj kun malhelaj kapoj.[1][2]
Asparaga skarabo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Asparaga skarabo | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Subfamilioj | ||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Kaj la skaraboj kaj la larvoj manĝas la pinglecajn foliojn de la asparagaj plantoj, senigante la plantojn el la kapablo fotosintezi kaj stoki energion por estontaj jaroj. Aldone, ili manĝas la tigojn kaj demetas multajn ovojn en ili, kio malutiligas la produktadon. La larvoj manĝas la plantojn dum kelkaj semajnoj, poste falas surgrunden por pupiĝi. En unu jaro oni povas okazigi du aŭ tri generaciojn de la skarabo. La plenkreskuloj vintrumas en dormanta stato subgrunde aŭ en apuda plantorubejo.
La parazita vespo Tetrastichus coeruleus loĝanta ĉefe en Usono kaj en Eŭropo, povas okazigi ĝis 71% de mortindico en naturo kaj tial ĝi estis sukcese uzataj por biologia kontrolo.[3][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.