From Wikipedia, the free encyclopedia
La plantfamilio de la Asfodelacoj (latine Asphodelaceae) apartenas al la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) ene de la (unukotiledonoj). Kelkaj specioj estas uzataj kiel dekorativa solitera ornamplanto en senfrostaj regiono en parkoj kaj ĝardenoj.
Asfodelacoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Xanthorrhoea malacophylla
regno = Plantoj Plantae | ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
[[Taksono|]] | ||||||
Asfodelacoj Asphodelaceae Juss. | ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||
Specioj de la genro Xanthorrhoea estas ĉiamverdaj, kserofitaj, multjaraj plantoj. La plantoj enhavas flavan, ruĝan aŭ brunan resinon. Multaj plantoj formas dum la jaroj lignan, kelkfoje disbranĉitan trunkon. Ĉe kelkaj specioj la tigo kreskas ĉefe subgrunde kiel rizomo aŭ tubero. Ekzistas anomalia sekunda dikeckresko, kiu kaŭzas ununura kambiumringo. La plantpartoj estas ofte senharaj.
La alternesidantaj kaj spiralforme, bazesidantaj aŭ tigpinte sidantaj kaj sur la tigo en rozetoj sidantaj folioj estas simplaj kaj senpetiolaj. La foliplato estas mallarĝa, liniilforma kununu faski, gresforme kaj depende de la specio mallonga, ledra kaj paralelnervura.La glata folirando havas mikroskope etajn triĥomoj.
Pinte de plej ofte longaj petioloj sidas kunmetitaj infloreskoj el spikoj kun multaj floroj. Ekzistas brakteoj.
La malgrandaj, duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj trinombraj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj involukroj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj kaj fekundaj stamenoj. Ili ne estas kunkreskinta kun la involkro. La tri karpeloj estas kunkreskintaj al epiginaj (sinkarpaj) ovario. La pistilo finas en punkt-, kapforma aŭ triloba stigmo. La nektarioj produktas multe da nektaro.
La plantoj de tiu familio formas lignecaj aŭ kartilagaj kapsulfruktoj, kiuj entenas tri ĝis ses semojn. La nigraj semoj havas olean endospermon.
La planto havas kalcioksalataj-kristaloj. Gravaj enhavosubstancoj estas: cianidino, flavonoloo, kaempferolo, kvercino kaj ĉe kelkaj specioj proantocianidino.
La specioj de la asfodelacoj kreskas en moderaj ĝis tropikaj klimatoj.
Post molekulgenetikaj esploroj dum la lastaj dek jaroj la familioj en la ordo de Asparagaloj (Asparagales) devis esti dividitaj tute novaj [1]. La sistematiko de genro, subfamilio kaj familio estis longe diskutataj. En la literaturo troviĝas multajn nekongruaĵoj. Ĉi tie la sistematiko de Mark W. Chase et al. el la jaro 2009 estas prezentita[2]. La familio de la Xanthorrhoeaceae DUM. estis plivastigita de la iama familio Asfodelacoj (Asphodelaceae) kaj Hemerokalidacoj (Hemerocallidaceae). La familia nomo Xanthorrhoeaceae estis unuafoje pulikigita en 1829 de Barthélemy Charles Joseph Dumortier en Analyse des Familles de Plantes, 60, 62, 103.[3]. tipogenro estas Xanthorrhoea SM. La nomo Ksantoroeacoj (Xanthorrhoeaceae) devenas de la genronomo Xanthorrhoea, kiu devenas de la greka xanthos por „flava“ kaj rhoe por „fluanta“ kaj rilatas al la rezino de la plantoj. En 2017, la nomo Asfodelacoj (Asphodelaceae) estiĝis konservita nomo (latine nomen conservandum), kaj estiĝis la ĝusta nomo de la familio; la kvara klasifiko de la Angiosperma Filogeneza Grupo ankaŭ sekvas tiun ŝanĝon.
La familio Asfodelacoj konsistas el tri subfamilioj:
La genro Kingia parencas al tiu familio, sed apartenas hodiaŭ al la familio de la Dasypogonaceae.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.