spektaklejo por koncertoj, sportoj kaj aliaj eventoj en Stokholmo, Svedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Areno Avicii, origine konata kiel Stockholm Globe Arena kaj antaŭe kiel Ericsson Globe, sed ofte referita en la sveda simple kiel Globen [1][2], estas areno en la distrikto Johanneshov en Stokholmo. Ĝi estis inaŭgurita la 19an de februaro 1989 kaj estis konata ĝis 2021 sub la nomoj Globen Arena kaj Ericsson Globe. En majo 2021, la areno renomita laŭ la forpasinta sveda DĴ Avicii.
Areno Avicii | |||
---|---|---|---|
plurcela halo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Berg Arkitektkontor vd | ||
Malfermo | 19-a de februaro 1989 | ||
Lando | Svedio vd | ||
Situo | Stokholmo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 59° 17′ 37″ N, 18° 5′ 0″ O (mapo)59.29355618.083236 [+] | ||
| |||
Parto de | Stockholm Globe City (en) kaj Svedia Sunsistemo vd | ||
Posedata de | SGA Fastigheter • Ericsson vd | ||
Retejo | https://aviciiarena.se | ||
La areno reprezentas la Sunon en la "Sveda Sunsistemo" (en), plej granda skala modelo en la mondo de la Sunsistemo [3].
La sfera konstruaĵo mezuras 110 metrojn en diametro kaj altas 85 metrojn, kaj estas konstruita el ŝtalo, betono kaj vitro. La konstruo estas subtenata de 48 fleksitaj ŝtalaj kolonoj. La konstruaĵo kaj la ĉirkaŭa regiono estis dezajnitaj fare de Berg Arkitektkontor AB.
La maksimuma scenaja surfaco estas 45 × 75 metroj kun 7,000 spektantlokoj. Dum glacihokeaj matĉoj estas loko por proksimume 14,000 spektantoj, kaj por surscenejaj spektakloj proksimume de 16,000.
La konstruaĵo funkcias kiel la nacia stadiono, kie granda nombro da sportaj kaj muzikaj eventoj estas okazigitaj. Globen ankaŭ estis la hejma ludejo por la glacihokeoteamoj AIK kaj Djurgården Hockey. Ekde la aŭtuno de 2008, neniu klubteamo havis Globen kiel sia permanenta hejma ludejo.
Papo Johano Paŭlo la 2-a festis meson en la areno en 1989 kaj estis la unua papo kiu faris tion en Svedio.
La finalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2000 kaj 2016 okazis en la areno.
La areno ankaŭ estis uzita por la Glacihokea Monda Pokalo de 1989, 1995, 2012 kaj 2013; ĝi estas atendita aranĝi la ĉampionecon ankaŭ en 2025.
Nelson Mandela faris paroladon en la salono en 1990, kaj artistoj kiel U2, Bruce Springsteen, Lady Gaga kaj Beyoncé prezentis tie. La peza rokmuzika grupo Metallica atingis la rekordon de ĉeesto en la areno la 7-an de majo 2018 kun 17 303 spektantoj [4].
En februaro 2010, funikularo nomita Skyview (angle por Ĉielvido) estis malfermita sur la ekstera flanko de la areno kaj tio levas vizitantojn al la pinto de la hala konstruaĵo, kie ekzistas senbrida panoramia vido de Stokholmo. Ĉiu el la du gondoloj havas lokon por 16 pasaĝeroj, kiuj estas levitaj al alto de 113 metrojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.