kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Arbutino aŭ C12H16O7 ankaŭ konata kiel hidrokinona glukozido, estas senkolora aŭ blanka solidaĵo, solvebla en akvo, etanolo, metanolo, propilena glikolo kaj acetata acido. Ĝi esta nesolvebla en kloroformo kaj duetila etero. Arbutino ĉeestas en multaj plantoj kaj vegetaloj, sed ĉefe en la familio de la erikacoj kaj Bergenia crassifolia.
Arbutino | ||
Plata kemia strukturo de la Arbutino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Arbutino | ||
Arbutino estas senkolora solidaĵo trovata en la fruktoj kaj foliaro de la Arctostaphylos uva-ursi. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 497-76-7 | |
ChemSpider kodo | 389765 | |
PubChem-kodo | 346 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora aŭ blanka solidaĵo | |
Molmaso | 272,251 g·mol-1 | |
Denseco | 1,556g cm−3[1] | |
Fandpunkto | 195°C - 198°C[2] | |
Bolpunkto | 561,6°C[3] | |
Refrakta indico | 1,657 | |
Ekflama temperaturo | 293,4 °C | |
Solvebleco | Akvo:125 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 9804 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R20/21/22 R36/37/38 | |
Sekureco | S22 S24/25 S36 S26 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P305+351+338, P337+313 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Topike aplikata, ĝi inhibas la efikon de la enzimo "tirozinazo"[4] kaj tiele ĝi malhelpas la formadon de la melanino, la nigra pigmento de la haŭto. Do arbutino estas blankiga agento de la haŭto. Ĝi ankaŭ ĉeestas en la ŝeloj de la tritiko kaj piro. Arbutino posedas antimikrobajn, antiinflamajn kaj antioksidigajn proprecojn. Kvankam arbutino estas natura produkto, kelkaj flankefikoj devas konsideriĝi. Arbutino ankaŭ estas antioksidigaĵo kaj antimaljunaĵo pro ĝia kapablo je oksigen-absorbado kaj forigado de la oksidiva streso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.