From Wikipedia, the free encyclopedia
La arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Brita Kolumbio. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rokmontara Flaŭra Regiono.
Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
Mezvarmaj koniferarbaroj, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Kanado | |||
Provinco | Brita Kolumbio | |||
Rivero | Frejzero | |||
Koordinatoj | 54° 0′ 0″ N, 126° 0′ 0″ U (mapo)54-126 [+] | |||
Areo | 137 100 km² (13 710 000 ha) | |||
Birdospecioj | 172[1] | |||
Mamulspecioj | 61[1] | |||
|
||||
Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno | ||||
La ekoregiono ampleksas la mezajn partojn de la akvokolekta areo de la rivero Frejzero kaj situas en la norda parto de la Landinterna Altebenaĵo de Brita Kolumbio. La WWF-ekoregiono kongruas kun du ekoregionoj laŭ la tipologio de la Kanada Media Agentejo : la Frejzer-Altebenaĵo kaj la Frejzer-Baseno. Plimulto de Frejzer-Altebenaĵo havas vulkanan bazon kun kruta deklivaro laŭlonge de riveroj kaj riveretoj kaj preskaŭ ebenaj supraĵoj. Fiziografie, la Frejzera Baseno estas sekcio de la pli vasta Nord-Altebenaĵa provinco, kiu siavice estas parto de la pli vasta fiziografia divisio de la Intermontaraj Altebenaĵoj.
La vegetaĵaro de tiu ekoregiono estas transira ekde la marbordaj arbaroj okcidente ĝis la pli sekaj landinternaj arbaroj oriente. La subalt-montara zono estas karakterizita de tordopino (Pinus contorta), Engelman-piceo (Picea engelmannii) kaj rokmontara abio (Abies lasiocarpa). Montarbaroj entenas tordan pinon, ŝajntremolan poplon (Populus tremuloides), glaŭkan piceon (Picea glauca) kaj Menzies-pseŭdocugon (Pseudocugo menziesii). Herbejoj troviĝas en la valofundoj laŭlonge de la riveroj Frejzero kaj Ĉilkotin. Alt-montara tundra vegetaĵaro ankaŭ ĉeestas je la plej altaj altitudoj. Fajro verŝajne estas la plej grava perturba reĝimo.
La ekoregiono gastigas 172 birdospeciojn kaj 61 mamulspeciojn [1].
Karakteriza bestiaro inkluzivas boacon (Rangifer tarandus), kojoton (Canis latrans), alkon (Alces alces), kanadan ŝafon (Ovis canadensis), nigravostan cervon (Odocoileus hemionus), grizan lupon (Canis lupus), amerikan nigran urson, ondatron ( Ondatra zibethica ), kanadan linkon (Lynx canadensis), kanadan gruon (Grus canadensis), bluan lagopon (Dendragapus obscurus), kanadan lagopon (D. canadensis), Bonasa umbellus kaj Tympanuchus phasianellus (fazanedoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.