Apiino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Apiino aŭ C26H28O14 estas natura kombinaĵo vaste distribuita en la planto-regno, apartenanta al la familio de la flavonoidoj, flava amargusta solidaĵo kun antiinflamigaj, antivirusaj, antimalariaj, antireproduktivaj kaj antioksidigaj proprecoj. Ĝi estas grande trovata en herboj kaj plantoj tiaj kiaj Apium graveolens, Lemna minor kaj Petroselinum sativum.
Apiino | ||
Plata kemia strukturo de la Apiino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Apiino | ||
Apiino estas flava antioksidigaĵo trovata en plantoj tia kia la Apium graveolens[1] | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 26544-34-3 | |
ChemSpider kodo | 4444321 | |
PubChem-kodo | 5280746 | |
Merck Index | 15,719 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flava solidaĵo | |
Molmaso | 564,496 g·mol-1 | |
Denseco | 1,74g cm−3 | |
Fandpunkto | 230°C[2] | |
Bolpunkto | 942,2°C[3] | |
Refrakta indico | 1,744 | |
Ekflama temperaturo | 316,7 °C | |
Acideco (pKa) | 6,11 | |
Solvebleco | Akvo:1,53 g/L [4] | |
Mortiga dozo (LD50) | 4837 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[5] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Grandkvante ĝi povas esti hepatotoksa, insekticida, vazodilatiga kaj emenagoga. Apiino estas nesolvebla en akvo, alkoholo kaj duetila etero, sed solvebla en varma akvo, varma alkoholo kaj alkalaj solvaĵoj. Dioskorido kaj Plinio la Maljuna uzis la petroselon kaj parolis pri iliaj medicinaj uzoj.[6] Apiinaj infuzaĵoj, kvankam ili plibonigas nian imunan sistemon, ili povas esti abortigaj kaj toksaj kiam grandvante. En la fino de la 18-a jarcento, Stanislaus von Kostanecki esploris multajn flavonoidoj inklude de la apiino.