From Wikipedia, the free encyclopedia
Antonio Maria ZACCARIA (naskiĝinta en 1502 en Kremono, mortinta la 5-an de julio 1539 samloke) estas katolika sanktulo, itala kuracisto kaj teologo kaj fondinto ordena. Lia festotago estas la 5-a de julio.
Sankta | ||
Antonio Maria Zaccaria | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1502 en Kremono | |
Morto | 5-an de julio 1539 (37-jaraĝa) en Kremono | |
Religio | katolikismo vd | |
Ŝtataneco | Duklando de Milano vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Pavio vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto katolika sacerdoto vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Zaccaria jam de junaj jaroj estis modela homo koncerne morojn kaj preĝadon. Li studis en Pavio medicinon kaj laboris poste kiel kuracisto inter malriĉuloj de Kremono. Tie influis lin la ideoj de la dominikano Battista da Crema. En 1528 Zaccaria, post finitaj teologistudoj, ordinitis pastro. En 1530 li iĝis kapelano de grafino Ludovica Torelli en Milano. Ŝi helpis lin fondi la ordenon virinan de la Anĝelaninoj (latine: Sancti Pauli Sorores Angelicae, mallongigo: AS). En 1533 agnoskis lia papa moŝto Klemento la 7-a la viran ordenon de la Barnabasanoj (latine: Clerici regulares Sancti Pauli decollati, mallongigo: CRSP, branĉo ene de la Regulaj klerikoj).
Kiel predikisto Zaccaria vojaĝis tra tutan Nordan Italujon. Liaj novigoj sur la kampo liturgia (ekz. la apogo de 40 tagojn daŭranta publika adorado de la korpo de Kristo) ne nur inmpresis fidelulojn sed ankaŭ suspektigis lin ĉe diversaj ekleziuloj. Li entombigitis en la Kirko Sankta Barnabaso en Kremono. Pro venerado multa fare de la kristana popolo li sanktigitis en 1897. Liaaj simboloj estas lilio, kaliko kun hostio, kruco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.