From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ansergrifo (Gyps fulvus) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj; krome ĝi estas unu el la plej grandaj rabobirdoj videblaj en Eŭropo ĉar ĝi superas laŭ enverguro (ĝis 260 cm) eĉ la Imperian aglon.
Ansergrifo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tutmonda distribuado: malhelverde, la tutan jaron | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kune kun la monaĥvulturo, la ŝafgrifo kaj la kadavrogrifo (somere), estas unu el la malmultaj vulturaj specioj videblaj en Eŭropo, ĉar troviĝas en Hispanio, Portugalio, kelkaj izolitaj zonoj de Francio (kie ĝi estis reenmetita), Italio, granda parto de Balkanio kaj Krimeo. Ĝi loĝas ankaŭ en norda Afriko kaj okcidenta Azio ekde Turkio, Mezoriento, Arabio kaj Kaŭkazo tra Irano ĝis la regiono Himalajo kaj nordokcidenta Barato. Ĝi estas komuna birdo kaj ie estas tiom multnombra kiom la medio permesas. Parto de la eŭropa loĝantaro -la plej norda kaj juna- estas migranta. El 1000 ĝis 2000 trapasas markolon de Ĝibraltaro fine de septembre kaj oktobre: kelkaj atingas eĉ Senegalion. Simile okazas tra Israelo kaj kanalo de Suez. Poste ili revenas al siaj naskiĝlokoj por reproduktado.
Tiuj precipe palearktisaj birdoj loĝas en montaraj regionoj kie estas profundaj valoj kie moviĝas rapide varmaj aerfluoj. Mateniĝe gipoj ripozas surborde de klifoj kaj ravinoj, atendante varmon por ekflugi. Eknoktiĝe ili revenas al dormejo. Ili preferas ankaŭ proksimon de zonoj dediĉitaj al brutobredado, granda ĉasado kaj kie estas kaj povas morti grandaj mamuloj.
Temas pri facile rekonebla rabobirdo per siaj longegaj kaj larĝaj flugiloj kaj nigra, kvadrata kaj mallonga vosto kompare. Dumfluge kontrastas en ties flugiloj brunaj korpo kaj antaŭflugiloj kun nigraj flugplumaroj. Krome estas iom da blanko ĉekole kaj en radiko de flugiloj.
Ripoze kapo kaj longega kolo estas helgrizaj kaj senplumaj -nur estas blankeca lanugo kie ne restas sango aŭ viandorestaĵoj-. La beko estas malhelgriza aŭ flaveca kaj hokega. Kruroj estas grizaj kaj malfortaj, ĉar ili ne bezonas kapti predojn kiel agloj aŭ falkoj. Estas iom da blanka lanugo sur ili. Ĉe kolbazo troviĝas serio de longaj blankaj -supre- kaj helbrunaj -malsupre- plumoj kiuj aspektas kolumo aŭ krispo. Dorso, antaŭflugiloj kaj ventro estas helbrunaj. La resto malhelbruna. La vostoplumoj estas relative mallongaj.
Ili estas 93–110 cm longaj kun enverguro de 230–280 cm. Ili pezas kutime inter 6 kaj 10 k. Ĉe nomiga raso la maskloj pezas 6.2 al 10.5 kg kaj inoj tipe pezas 6.5 al 11.3 kg, dum ĉe la hindia subspecio (G. f. fulvescens) la vulturoj averaĝe pezas 7.1 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj pezas mezaveraĝe duonkilon plian. Plejpezaj plenkreskuloj estis konstatitaj inter 4.5 al 15 kg, tiuj lastaj en kaptiveco.[1]
Ili estas tipaj vulturoj laŭ aspekto kaj ĉefe pro ties senpluma kapo. Junuloj estas pli malhelaj kaj ruĝecaj; tiuj havas pli brunan krispon.
Tiu gipo estas ŝvebanta birdo pli ol fluganta, ĉar ĝi apenaŭ movas flugilojn. Ili leviĝas super varmaj aerfluoj (termikoj) kaj pasas horojn laŭ la vento serĉe de kadavraĵoj (ĉefe grandaj mamuloj) super malferma kamparo, el kio nurnure nutras sin. Ansergrifo estas adaptita por tia manĝo: ĉiopova vidkapablo por trovi iun ajn kadavraĵon, kaj kiam descendas por manĝi (okazas vulturaj amasigoj kaj interbataloj), enmetas senprobleme sian kapon kaj longan kolon por elpreni karnaĵojn per sia hokega beko.
Ili flugas altege: el 1.800 al 3.500 m super marnivelo kaj dum esceptaj kazoj ĝis 6.000 m. Ili ofte veturas el 50 km al 300 km tage.
Ili estas sociaj birdoj, formante koloniojn por ripozi, dormi, serĉi manĝon per ŝvebo super malfermaj zonoj kaj manĝi. Tiu vulturo gruntas kaj siblas en dormejoj aŭ manĝejoj.
Ansergrifoj reproduktiĝas ĉe montaj klifoj de suda Eŭropo, norda Afriko, kaj Azio, inter monatoj decembro al aprilo. Tiam ili pariĝas stabile -nur se ili malsukcesas reprodukti, separiĝas- kaj nestumas. Ili konstruas simplan neston el bastoneteroj kaj interna herbaro kaj foliaro en klifaj kavernoj, sed povas okazi ankaŭ en arboj. Tie la ino demetas ununuran ovon kovotan de ambaŭ gepatroj dum 58 tagoj laŭ vicoj de po unu aŭ du tagoj. Poste ili vicos ankaŭ dum ĉirkaŭ kvar monatoj por manĝigi la idon, kiu kreskas lante, sed fludaŭre; pro tio, se ĝi ne ricevas akuratan kvanton da manĝaĵo, ĝi ne povas ĉesigi kreskon (malkiel aliaj birdoj) kaj mortas pro malsato. Idoj ekflugas ĉirkaŭ julio, sed restas proksime de la nesto ĝis emancipiĝo. Post kvar aŭ kvin jaroj pariĝas unuafoje.
Reproduktado povas okazi laŭ sola paro, sed plej ofte en apartaj kolonioj eĉ de ĝis centoj da paroj. Iam gipino demetas ovon en nesto de alia rabobirdo kiel Reĝa aglo (Aquila chrysaetos). La populacio estas ĉefe de loĝantaj birdoj, sed kelkaj migras suden por vintri kaj revenas por reproduktiĝi.
La maksimuma vivodaŭro registrita de Gipo estas 41.4 jaroj, de specimeno en kaptiveco.[2]
Konataj subspecioj de tiu grifo estas:
Kvankam temas pri specio ne tro minacata, la Ansergrifo estas protektita en kelkaj landoj.
Antaŭe brutbredistoj mortigis ilin pro misaŭgura birdo, kiu minacas naskontajn inojn.
Aktuale la problemo devenas el saniga regularo de la EU kiu malpermesas forlason de brutaro surkampare, ĉefe post la krizo de frenezaj bovinoj.
Tiele la giparoj ampleksegis siajn flugoteritoriojn ĝis nekutimaj lokoj kiaj grandaj urboj aŭ malproksimaj landoj kiaj Nederlando.
Pro malabundo de grandaj hufuloj en tiu kontinento kiel cervoj, damaoj aŭ ĉamoj pro troa ĉasado kaj ĉefe malpliigo de arbaroj, kadavraĵoj forlasitaj de ŝafistoj estas (aŭ pli bone dirite: estis) granda parto de la dieto de tiu birdo. Nepras certigi manĝeblojn de gipoj en Eŭropo.
Aliaj minacoj estas venenado, ĝenado al nestoj fare de piedirantoj kaj montogripantoj kaj jam ne tiom ĉasado. Povas okazi perdo de nestohabitato pro konstruado de vojoj, digoj, incendihaltejoj aŭ aliaj infrastrukturoj, urbanizado, troa senarbarigo aŭ arbarklarigado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.