From Wikipedia, the free encyclopedia
Anselmo Lorenzo Asperilla (Toledo, 21-a de aprilo de 1841 - Barcelono, 30-a de novembro de 1914), foje nomata "la avo de la hispana anarkiismo", estis unu el la unuaj anarkiistoj hispanaj.
Anselmo Lorenzo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Anselmo Lorenzo Asperilla |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1841 en Toledo |
Morto | 30-an de novembro 1914 (73-jaraĝa) en Barcelono |
Tombo | Montjuïc Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | anarki-sindikatismo sindikatisto kompostisto |
Li estis ege aktiva en la anarkiisma movado ekde sia renkonto kun Giuseppe Fanelli en 1868 en Madrido ĝis sia morto en 1914. Aŭtoro de nombraj verkoj kaj broŝuroj por disvastigi la anarkiisman ideologion, li formis parton de la redakcio de La Emancipación de Madrido (1871) kiel sekretario.
En la jaro 1871 li partoprenis kun Francisco Mora kaj Tomás González Morago de la hispana sekcio de la Unua Internacio, partoprenante en konferenco en Londono en 1871 defendante sintenon ne marksistan. El 1886 al 1888 li partoprenis en la direktorado kaj redakto de la gazeto Acracia, de Barcelono.
Li ekziliĝis en Parizo ĉar persekutis lin polico, akuzita kiel inspiranto en la procezo de Montjuïc (1896-1897). Je sia reveno li kunlaboris en Barcelono kun la Eldonejo de la Moderna Lernejo kun Francisco Ferrer Guardia. En 1910 li partoprenis en la kongreso de Barcelono kaj en la fondo de la Confederación Nacional del Trabajo (CNT).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.