From Wikipedia, the free encyclopedia
Anna Jogajlido (naskiĝis la 18-an de oktobro 1523 en Krakovo; mortis la 9-an de septembro 1596 en Varsovio) estis pola-litova princino de la nobela familio de la Jogajlidoj.
Ŝi estis formale ekde 1575 ĝis sia morto "reĝo" de Pollando kaj "grandduko" de Litovio kiel elektita ŝtatestro de Pollando-Litovio pro propra rajto, ne pro geedzeco, tamen ekde 1576 kune kun sia edzo. La faktan potencon tamen havis 1576-1586 ŝia edzo Stefano Báthory.
Anna estis jam pli ol 50 jarojn aĝa kiam ili geedziĝis, kaj ili ne havis infanojn. Post la morto de sia edzo ŝi klopodis surtronigi sian nevon, Sigismondo Vasa, filo de ŝia fratino Katarina Jogajlido.
Anna estis filino de Sigismondo la 1-a de Pollando kaj Bona Sforza, kaj fratino de Katarina Jogajlido, progeedza reĝino de Svedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.