André Malraux
franca verkisto kaj politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
André MALRAUX (anDRE malRO) (3-a de novembro 1901 – 23-a de novembro 1976) estis franca verkisto, aventuristo, arto-teoriisto, kaj politikisto. Politike li unue havis simpatiojn al la komunismaj revoluciuloj; li batalis kiel volontulo porrespublika en la Hispana enlanda milito, poste li partoprenis en la Franca rezistado dum la 2-a Mondmilito; Fine li iĝis admiranto de generalo Charles de Gaulle kaj lia ministro pri kulturo.
Ĉu en liaj romanoj, ĉu en atestoj membiografiaj (Antimémoires, Lazare (skribita dum serioza malsano kiam li kredis esti mortonta, fine de lia vivo) ĉu en libroj pri artohistorio aŭ artopripenso, ĉu en politikaj paroladoj[1] li havis fortan sentan konsideron pri la destino (individua kaj historia) de la homo kune kun ties tragedieco.
"... la homo simila je sin mem, simila je l'preterpasanto en stratoj de Babilono, simila je la duon-gorilo, kiu levante la okulojn, sentis sin unuafoje kiel frato de la stelplena ĉiel', simila je l'juglandarboj de l'Altenburg, kiuj renaskiĝis el mortintaj juglandoj, cent metrojn disde la sanktuloj skulptitaj en la ligno de paseaj junglandarboj, similaj je tiomtiomaj mortintoj - kaj jare 1943 la Resistance entenis pli da mortintoj ol da vivantoj."