From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrej Turkin (ruse Андрей Алексеевич Туркин; naskiĝis la 21-an de oktobro 1975, Orsko, Orenburga provinco, RSFSR, Sovetunio — mortis la 3-an de septembro 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estis rusia militisto, oficiro de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, leŭtenanto, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Postmorte li estis honorigita kiel Heroo de Rusio.
Andrej Turkin ruse Андрей Алексеевич Туркин | |
Ĉerkeso (ruse Черкес) | |
Poŝtmarko de la serio «Herooj de Rusio» | |
Naskiĝo | la 21-an de oktobro 1975 en Orsko, Orenburga provinco, RSFSR, Sovetunio |
---|---|
Morto | la 3-an de septembro 2004 en Beslano, Nord-Osetio, Rusio |
Soldata kariero | |
Rango: | leŭtenanto |
Tempo de deĵoro: | 1993—1995, 1997—2004 |
Speco: | specialaj fortoj |
Taĉmento: | Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio |
Militoj: | Dua Ĉeĉena milito |
Bataloj: | Terorisma atako ĉe Dubrovka Terorisma atako en Beslano |
Medaloj: | medalo «Ora Stelo», medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango, medalo de Suvorov, medalo «Pro savo de pereantoj» |
Persona informo | |
Tombo | Nikolo-Arkhangelskoe Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Andrej Turkin naskiĝis la 21-an de oktobro 1975 en Orsko, kie li loĝis en domo de siaj patrino kaj avino. Jaron kaj duonon poste li kun la patrino translokiĝis al vilaĝo Dinskaja, Dinska distrikto, Krasnodara regiono[1]. Li kreskis sen patro, sed frue lernis diversajn metiojn. En mezlernejo li frekventis sportosekcion pri luktoarto kaj kantis en ĥoro. Post la oka lernojaro por helpi la patrinon li forlasis la mezlernejon kaj enmatrikuliĝis en metilernejo N 63 en vilaĝo Dinskaja, kiun finis kun kvalifiko «ŝoforo-seruristo». Poste li frekventis lernejon de korpogardistoj[2].
En decembro 1993 li ekmilitservis kaj ĝis julio 1995 servis en la Ĉearguna limgarda taĉmento[2]. En 1995 li propravole direktiĝis kun armeaj trupoj al Taĝikio, kie partoprenis batalojn ĉe la limo de Taĝikio kaj Afganio. En junio 1995 li eksiĝis en rango de serĝento kaj revenis al Krasnodara regiono, kie eklaboris kaj eklernis (malĉeeste) en la Krasnodara instituto pri merkatiko kaj informo-teknologiaj sistemoj[2].
Post reveni hejmen li renkontis malnovan lernejan amikon, kiu rakontis al li pri varbantoj de speciala taĉmento «Vimpel», kiuj vizitis malmobilizotajn soldatojn en la 76-a Pskova divizio kaj proponis al ili daŭrigi militservon en tiu ĉi taĉmento. Ambaŭ veturis al Moskvo kaj en la sama tago en aprilo 1997 estis akceptitaj kiel taĉmentanoj de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio[3][4]. Li servis en la 2-a operacia-batala sekcio subestre de Miĥail Drozdov kaj ties vicestro Sergej Ŝavrin[5].
Kiel taĉmentano li partoprenis la Duan Ĉeĉenan militon.
En 2000 li estis honorigita de medalo de Suvorov kaj medalo «Pro savo de pereantoj», ĉar printempe de tiu ĉi jaro li partoprenis savadon de la skipo de paffaligita helikoptero Mi-8 en Vedena distrikto, Ĉeĉenio[5].
La 1-an de novembro 2001 lia grupo trafis minkampon kaj sub celpafisto eksplodis kontraŭpersona fugasa mino PFM-1, grave vundinte lin. Andrej per sapeista fosileto trabatis por si padeton al la vundito kaj fortrenis lin[5]. Baldaŭ post tio, en la sama distrikto li helpis evakui de profunda ravino vunditan paraŝutiston de la 45-a aparta skolta regimento de la Paraŝutistaj trupoj, sub kiu eksplodis «ĥatabaĵo» (memfarita premaga eksplodaĵo, kiun la ĉeĉenaj gerilanoj faris de splitpatrono de bombokanono VOG-17)[5].
En februaro 2002 li ricevis medalon de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango[4].
En oktobro 2002 li partoprenis la liberigan operacon ĉe Dubrovka, forportinte dekojn da ostaĝoj[5].
Printempe de 2004 li grave helpis sian grupon, ŝirmante kamaradojn per pafado. Pro tio li estis prezentita por honorigo de la Ordeno de Kuraĝo, sed jam ne havis tempon ricevi ĝin[5].
Li sukcese lernis plurajn militfakojn: pafadon, montgrimpadon, paraŝutadon; partoprenis plurajn konkursojn. Li preferis povan pafarmilon, do estis nomumita mitralanto kaj ofte partoprenis bataloperacojn kun peza mitralo kadre de avangarda skolta grupo[5].
Li mem elektis por si voknomon Ĉerkeso (ruse Черкес), eventuale pro kaŭkaza aspekto[5].
Eksteraj objektoj | |
---|---|
La lasta foto de Andrej Turkin (malsupre). Post du horoj li pereos. | |
La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1100 homoj. La 3-an de septembro en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ili, okazis eksplodo. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. Oni ordonis al la specialaj taĉmentoj komenci la sturmon.
Kirasita transportilo eltiris fenestrokradon[6]. Andrej devis ensalti la ejon la unua, sed fuŝkroĉiĝis je fenestrobreto kaj falis. Pro tio li perdis kelkajn sekundojn kaj eniris la dua[5] (laŭ aliaj fontoj — la tria)[7]. Grupo de Andrej penetris la sporthalon, sed tuj estis forbarita de la teroristoj de tumultaj ostaĝoj, kiuj kuris tien-reen. Jam en komenco li estis vundita sub kirasveŝto, sed plu batalis. Li mortigis teroriston en la kantino, kien la teroristoj transigis postvivintajn ostaĝojn. Tiam teroristo, kiun la ostaĝoj rememoras kiel Ibragim (eventuale Ibragim Dzortov) ĵetis al homamaso splitgrenadon. Andrej Turkin saltis antaŭen kaj kovris ĝin per sia korpo, savinte la ostaĝojn.
|
Eksteraj objektoj | |
---|---|
Nadeĵda Badojeva, ostaĝino savita de Andrej Turkin | |
Post longa kuracado Nadeĵda rekonis sian savinton laŭ portreto, starigita en la lernejo[9].
En iuj marĝenaj fontoj prezentiĝas alia versio, laŭ kiu Andrej Turkin vidis teroriston, ĵetonta grenadon, komprenis ke jam ne havas tempon por mortigi lin, do alpremis sin al li kaj tiel blokis ĝin per sia korpo[10][11].
La 6-an de septembro per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis postmorte honorigita kiel Heroo de Rusio (medalo N 830).
La 7-an de septembro li estis entombigita en la Nikolo-Arĥangela tombejo de Moskvo.
Poste ĵurnalistino de Novaja gazeta Elena Milaŝina verkis artikolon, en kiu refutis la «miton» pri la heroaĵo de Andrej Turkin. Ŝi asertas, ke li pereis de kuglovundoj, dum la grenadon kovris per sia korpo alia persono, kiun ŝi preferas ne nomi por eviti amasan indignon[12]. Tio elvokis akran reagon, ŝiaj argumentoj estis kritikataj.[13]
Eksteraj objektoj | |
---|---|
Patrino de Andrej Turkin ĉe monumento de sia filo | |
Eksteraj objektoj | |
---|---|
Andrej Turkin kun filo | |
La patrino rememoras, ke li estis tre kompatema knabo, kelkfoje alportis hejmen vunditajn bestojn por savi kaj flegi ilin.
La kamaradoj memoras lin kiel gajan bubon, kiu ŝatis amuzajn kantojn kaj ĉiam sukcesis malstreĉigi atmosferon post malfacila tasko aŭ kruela batalo. Buŝharmoniko helpis lin pri tio[5]. Lia plej ŝatata afero estis lia militprofesio, do li multe da tempo pasigis legante profesiajn gazetojn, inventente novajn ilojn[5].
Vespere antaŭ la sturmo, kiam ĉiuj kundividis siajn sentojn, li diris:
|
Patrino — Valentina Ivanovna. Edzino — Natalja, loĝantino de vilaĝo Dinskaja, kun kiu ili kune lernis en la mezlernejo kaj poste en la instituto[9]. Filoj — Vladislav (2001) kaj Andrej (naskiĝis kvin monatojn post la pereo de la patro kaj estis nomita honore al li)[17]). En marto 2014 lia vidvino naskis filon Jegor, kiu ricevis liajn patronomon Andrejeviĉ kaj familinomon Turkin[28].
Lia familio kaj tiu de la savita de li ostaĝino Nadeĵda Badojeva poste renkontiĝis kaj iĝis proksimaj amikoj. Ili estis gastoj ĉe geedziĝa festo de Nadeĵda, savita de Andrej Turkin[27].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.