From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrea RICCARDI ([rikArdi]; naskiĝis en 1950 en Romo) estas itala historiisto kaj politikisto.
Andrea Riccardi, orda profesoro pri nuntempa historio ĉe la Tria Universitato de Romo, konata eklezia sciencisto kaj fondinto de la Komunumo de Sankta Egidio (en 1968), estas unu el la plej aŭtoritatplenaj laikoj de la religia mondo.
Multaj el liaj studoj okupiĝas pri la rilato inter diversaj religiaj mondoj kaj pri la temo de interreligia kunvivo, precipe en la mediteranea regiono en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Kelkaj el liaj plej novaj verkoj estas:
Riccardi vizitis la gimnazion Virgilio en sia naskiĝurbo Romo. Je la 17-a de februaro 1968 Riccardi, ankoraŭ gimnaziano, unuafoje kunvenis kun grupo de aliaj gimnazianoj en la oratorio de la kirko Chiesa Nuova, sanktejo de s-ta Filippo Neri. El tiu ĉi unua kunveno estis naskiĝonta la Komunumo de Sankta Egidio,
En la jaroj post la 2-a Vatikana Koncilio, tempo de spirita fermentado precipe inter junuloj, ekestis kaj aktivis multaj grupoj kaj movadoj, inter ili la movado Gioventù Studentesca (studenta junularo) de pastro Luigi Giussani. En sia kolokva libro Sant'Egidio Roma e il mondo, kunaŭtorata de J. D. Durand kaj R. Ladous, Riccardi jene priskribas tiun tempon: "Mi havis precipe la ideon, ke la mondo devas ŝanĝiĝi, ke necesas demandi sin pri la maniero ŝanĝi ĝin, inventi la futuron, ŝanĝi la regulojn de la ludo. La diskutado de 1968 temis precipe pri tio ĉi. Tiam mi ekkonsciis pri ŝanĝo okazanta, tie ĉi en Italio, en Francio, en Usono. Estis io, kio min interesis, kio min maltrankviligis. Fakte, meze en tiu ĉi generacia krizo okazis la malkovro de la Evangelio, malkovro, kiu generis en mi senson kritikan fronte al ideologioj kaj ideologiaj sistemoj ĝenerale. Jen kio estis la jaro 1968 – precipe por mi (…) Mi opiniis, ke la homo devus ŝanĝiĝi. En tiu ĉi senco mi komencis insiste legi la Evangelion, kaj poste la Biblion.
La sekva etapo en la vivo de Andrea Riccardi kaj la studenta grupo estis renkonti kaj koni la mondon de la malriĉuloj en la malriĉulaj barakoj rande de Romo. Riccardi skribis pri tiu ĉi renkonto: "Mi konis laboristan pastron, kiu laboris en la barakoj ĉe la Cinodromo, ĉe Ponto Marconi, borde de Tibero,kaj tie mi komencis malkovri la urborandon. Ĝi estis la proletara kaj subproletara mondo, konsistanta el enmigrintoj el centra kaj suda Italio, aŭ el la historia centro de Romo, de tiama Romo: miksaĵo el konstrulaboristoj, laŭokazaj laboristoj, homoj meze inter la malgranda vivo kaj elturniĝoj por pluvivi, ŝvebantaj inter marĝeneco, ribelo kaj rezignacio."
En septembro 1973 la komunumo fondita de Riccardi establis propran centron en Piazza Sant'Egidio (placo de Sankta Egidio) en Romo, en eksa monaĥejo de karmelidoj, kaj dum la sekvaj jaroj transformis ĝin al centro de preĝado, de solidareco kun la malriĉuloj, de renkonto en dialogo kaj paco.
Pro sia engaĝiĝo pri la paco Riccardi estis mediaciisto en la traktado por solvi la konflikton en Kozambiko. La packontrakto subskribita en Romo la 4-an de oktobro 1992 estis frukto de pli ol dujara intertraktado en la roma sidejo de la Komunumo de Sankta Egidio. En la sekvaj jaroj la engaĝiĝo pri paco daŭris sur pluraj scenejoj.
Inter la multaj honoroj faritaj al Riccardi kiel fondinto de la Komunumo de Sankta Egidio kaj kiel porpaca aganto estas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.