André-Marie Ampère
Franca fizikisto kaj matematikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
André Marie AMPÈRE [anDRE: maRI: amPER] (naskiĝis la 20-an de januaro 1775 en Poleymieux-au-Mont-d'Or, mortis la 10-an de junio 1836 en Marsejlo) estis franca fizikisto, matematikisto, inĝeniero kaj filozofo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ampére. |
Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Franca Politeknika Lernejo de Parizo kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France. Jam ekde la jaro 1802 li estis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.
Ampère (aŭ Ampero, esperante) estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagnetismo. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.
Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ kreis projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.