kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia oksalato aŭ H4N-OOC-COO-NH4 estas organika salo de amoniako kun oksalata acido. Sub normaj kondiĉoj ĝi estas senkolora salo, senodora kaj nevolatila. Ĝi estas la ĉefa konstituanto en la "litiazo" kaj trovatas ankaŭ en la feĉo de la Guana kormorano.
Amonia oksalato | |||
Kemia strukturo | |||
Rombaj kristaloj de amonia oksalato | |||
Amonia oksalato trovatas en la feĉoj de la Guana kormorano | |||
Alternativa(j) nomo(j)
| |||
Etanodioata acido | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 1113-38-8 | ||
ChemSpider kodo | 13577 | ||
PubChem-kodo | 13531065 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ blanka solido, senodora | ||
Molmaso | 124.10 g mol−1 | ||
Smiles | [O-]C(=O)C ([O-])=O.[NH4+].[NH4+] | ||
Denseco | 1,48 g/cm3 (likva) | ||
Fandopunkto | 70 °C (158 F, 343.15 K) (malkomponiĝas) | ||
Solvebleco:Akvo | 45 g/l | ||
Ekflama temperaturo | Nebruliva | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | |||
Sekureco | |||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302+312, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P330, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia oksalato estas neakordigebla kun acidoj, "amonia acetato", "furfurila alkoholo", arĝento, natria klorido, natria hipoklorito kaj oksidantoj, tamen ĝi atakas multajn metalojn. Amonia oksalato same atakas ŝtalon.
La amonia oksalato estiĝas per neŭtraligo de oksalata acido kun amonia hidroksido:
La malkomponiĝo estigas fumojn da amoniako, karbona unuoksido kaj karbona duoksido, kelkfoje iom da nitrogenoksidoj kaj formiata acido.
Do, en laboratorio, oni povas uzi solvaĵon de amonia oksalato por identigi la kalciajn jonojn. La kalcia katjono kune kun la oksalata anjono estigas precipitaĵon de kalcia oksalato, kiu estas blankokolora. Biologie, la amonia oksalato uzatas por eviti sangokoaguliĝon kune kun la "kalia oksalato"[2]. Ĝi ankaŭ uzatas por forigi verdigron el malnoval kupraj monumentoj, laŭ la ekvacio:
H4N-C2O4-NH4 + Cu2(OH)2CO3 + CuC2O2 → CuC2O4 + NH4HCO3
La amonia karbonato estas tute akvosolvebla kaj facile forigebla.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.