kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia heksakloroplatenato aŭ (NH4)2PtCl6 estas neorganika komponaĵo, rezultanta el reakcio inter la NH4Cl kaj "platena klorido", rara ekzemplo de solvebla salo el plateno, kiu ne estas higroskopa. Ĝi estigas intense flavajn solvaĵojn en akvo. En la ĉeesto de 1 M NH4Cl, ĝia solvebleco estas nur 2,8 x 10−3 g/100 ml. Amonia heksakloroplatenato uzatas en platena galvanizado; varmigo de amonia heksakloroplatenato sub kurento de hidrogeno ĉe 200 °C produktas platenan spongon. Traktado per kloro estigas H2PtCl6.
Amonia heksakloroplatenato | ||||
Kemia strukturo de la Amonia heksakloroplatenato | ||||
Kristala strukturo de la Amonia heksakloroplatenato | ||||
Kemia strukturo de la amonia heksakloroplatenato | ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 16919-58-7 | |||
ChemSpider kodo | 10628022 | |||
PubChem-kodo | 24852087 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | flavaj aŭ oranĝo-ruĝecaj, senodoraj kristaloj | |||
Molmaso | 443.873 g mol−1 | |||
Smiles | [NH4+].[NH4+].Cl [Pt-2](Cl)(Cl)(Cl)(Cl)Cl | |||
Denseco |
| |||
Fandopunkto | 380 °C (716 ℉; 653 K) malkomponiĝas | |||
Solvebleco:Akvo | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 195 mg/k | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Sekureco | R25 R41 R42/43 | |||
Risko | S22 S26 S36/37/39 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H317, H318, H334 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P280, P301+310, P305+351+338, P342+311 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
William Hyde Wollaston malkovris rodion en 1804, en kruda platena erco el Sudameriko kaj iom poste li malkovris alian elementon, la paladion. Li dissolvis la ercon en reĝa akvo[1], neŭtraligis la acidon kun natria hidroksido kaj precipitigis la platenon per traktado kun salmiako, kiel amonia heksakloroplatenato. Paladio estis tiam separita kiel "paladia cianido" pere de traktado kun "hidrarga cianido". La restanta materialo estis ruĝa substanco enhavanta "rodian kloridon" el kiu la metalo estis apartigita per reduktiĝo kun hidrogena gaso[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.