kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia fosfato estas la amonia salo de la fosfata acido. Ĝi povas esti tribaza (NH4)3PO4, dubaza (NH4)2HPO4 kaj unubaza NH4H2PO4. Ĉi-kemia substanco estas hipoteza kaj ne havas komercan valoron, escepte por kemiaj esploroj. Ili estas tre malstabilaj kaj ilia malstabileco rezultas pro la facila malkomponiĝo kun eligo da amoniako.
Amonia fosfato | ||
Kemia strukturo de Amonia fosfato | ||
3D Kemia strukturo de Amonia fosfato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
Triamonia fosfato Amonia unuhidrogena fosfato Amonia duhidrogena fosfato Amonia fosfato tribaza Amonia fosfato dubaza Amonia fosfato monobaza Ammoniæ phosphas[1] | ||
Kemia formulo |
| |
CAS-numero-kodo |
| |
ChemSpider kodo | 140090 | |
PubChem-kodo | 159282 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blankaj kvaredraj kristaloj | |
Molmaso | 149,12 g mol−1 | |
Denseco | 1.61 g/cm3 (likva) | |
Solvebleco | 580 g/l | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H303, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P305+351+338 | |
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa) |
Kontraste kun la fragila naturo de la triamoniaj saloj, la duamonia fosfato aŭ (NH4)2HPO4 kaj la unuamonia fostato aŭ NH4H2PO4 estas komercaj materialoj, uzataj ĉefe kiel sterkoj.
Dum manipulado de ĉi-kemiaĵo oni devas zorgi pro tio ke ĝi povas kaŭzi damaĝon al la sano. Ĝi estas danĝera kiam inhalita, ingestita aŭ per haŭtokontakto. Ĝi estas irita al la okuloj, spirasistemo kaj haŭto. En kazoj de kontakto kun okuloj, tuj lavu ilin kun abundo da akvo kaj serĉu medicinan helpon. Ĉiam kiam en kontakto, ne forgesu uzi protektivan vestaĵaron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.