From Wikipedia, the free encyclopedia
La Amerika giganta salamandro aŭ Aligatora salamandro (Cryptobranchus alleganiensis), konata surloke kiel hellbender, estas specio de akvoloĝanta giganta salamandro endemia de orienta Nordameriko.[1] Ĝi estas membro de la familio de Kriptobranĥedoj, estas la nura membro de la genro Cryptobranchus, kiu siavice kuniĝas nur kun unu alia simila genro de salamandroj nome (Andrias, kiu enhavas la speciojn de la Japana kaj la Ĉina gigantaj salamandroj) je familia nivelo. Tiuj salamandroj estas multe pli grandaj ol aliaj en sia teritorioj, ili uzas malkutiman riomedon de spirado (kiu implicas haŭtan gasinterŝanĝon tra kapilaroj kiuj troviĝas en siaj dorsventraj haŭtofaldoj), kaj ili plenigas partikularan niĉon — kaj kiel predanto kaj kiel predo — en siaj ekosistemoj, kiujn ili aŭ iliaj prauloj okupis dum ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj.[2][3] La specio estas listita kiel Preskaŭ Minacata.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.