Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, foje ankaŭ Alta Komisiito pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (AKRUN) (angle U.N. High Commissioner for Refugees mallongigita (UNHCR)) estas posteno de Unuiĝintaj Nacioj. La postenulo precipe estas formala reprezentanto de sia oficejo, la oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, en Ĝenevo.
Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
United Nations High Commissioner for Refugees | |||||
organization established by the United Nations (en) interregistara organizaĵo internacia organizaĵo | |||||
Komenco | 1950 | ||||
Geografia situo | CH1903: 499843 / 119666 (mapo)46.220976.14056 | ||||
Sidejo | 94, Rue Montbrillant, Case Postale 2500, CH-1211 Ĝenevo | ||||
| |||||
Tipo | humanitara organizaĵo | ||||
Agareo |
refugee law | ||||
Estr(ar)o | Filippo Grandi | ||||
| |||||
Retejo | www.unhcr.org | ||||
Sidejo: 94, Rue Montbrillant, Case Postale 2500, CH-1211 Ĝenevo Telefono: (0041) 22-7398 111 Fakso: -73 919 546 Interrete: www.unhcr.de (en la germana); www.unhcr.fr (en la franca), ktp.
Fondita en 1950 (eklaborado 1951-01-01); Organoj: Alta Komisiito pri Rifuĝintoj: Filippo Grandi, Italio; Ekzekutiva komitato kun delegitoj el 53 membroŝtatoj. Personaro: proksimume 5000 en proksimume 280 oficejoj en 120 ŝtatoj. AKRUN financas sin ĉefe per libervolaj kontribuoj; buĝeto 2002: proks. 1 miliardo da USD.
La ĉefaj taskoj de AKRUN estas, doni al rifuĝintoj - sendepende de ilia raso, religio aŭ politika opinio - internacian juran protekton kaj serĉi daŭrajn solvojn por iliaj problemoj. La protekto kaj la helpoj de AKRUN estas donataj sendepende de raso, religio, politika opinio kaj sekso. Ĉe tio centre gravas la malhelpo de elpelo en landon, en kiu rifuĝintojn minacas persekutado.
(La tradukenda teksto estas kaŝita)
La oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKRUN aŭ AKR en Esperantujo), kun sidejo en Ĝenevo, estas organizaĵo de la UN. Ĝia komenca celo estas protekti la rifuĝintojn, trovi daŭreman solvon por iliaj problemoj kaj atenti pri la aplikado de la Konvencio de Ĝenevo pri rifuĝintoj de 1951. Post la foriro de Ruud Lubbers, en februaro 2005, anstataŭita de la nova Alta Komisiito António Guterres, la nombro de homoj pri kiuj kompetentas la AKR estis 22,3 milionoj, do unu homo el 269 loĝantoj de la planedo. La nombro de rifuĝintoj estis 12,1 milionoj, do 4 elcentojn pli ol en 2000. Aldoniĝas: 900 000 azilpetantoj, 800 000 rehejmiĝintoj, 5,3 milionoj da enlandaj delokitoj, 400 000 delokitoj rehejmiĝintaj kaj 1,7 milionoj de aliaj personoj.[1]