komunumo en Bavario, Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Altötting estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Altötting de la federacia landoBavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13104 loĝantojn. Altötting situas borde de la rivero Inn, kiu konsistigas la nordan limon de la teritorio.
Rapidaj faktoj urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio, Ĝemelurboj ...
Altötting
DEC
urba komunumo de Germanio•ĉefurbo de distrikto en Germanio
La Ora Ĉevaleto (germane: Goldenes Rössl) estas la ĉefa juvelo de la trezorejo de Altötting kaj majstraĵo de la pariza oraĵista kaj emajla arto de la 15-a jarcento. De 1992 ĝis 1995 la metiejo de la Bavara Nacia Muzeo en Munkeno elspeze kaj ĝisfunde riparis la Oran Ĉevaleton je spertula kunlaboro fare de arthistoriistoj de la pariza Luvro, de la Brita Muzeo en Londono same kiel el Germanio kaj Aŭstrio. La trezoraĵo revenis, post ekspozicio en aprilo de 1995 en Munkeno, sur sian lokon en la trezorejo de la kolegiatopreĝejo de Altötting.