Aleksandro la 4-a (Makedonio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandro la 4-a (greke: Ἀλέξανδρος Δ΄; 323–309 a.K.), erare nomita foje en modernaj epokoj Ego aŭ Aegus,[1] estis la filo de Aleksandro la Granda (nome Aleksandro la 3-a de Makedonio) kaj de Princino Roksano de Baktrio.
Aleksandro la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Αλέξανδρος Δ' | |||||
Naskiĝo | en Babilono | ||||
Morto | en Antikva Makedonio | ||||
Mortis per | Veneno vd | ||||
Tombo | Amfipolis vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Makedonio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Argead dynasty vd | ||||
Patro | Aleksandro la Granda vd | ||||
Patrino | Roksano vd | ||||
Gefratoj | Heraklo de Makedonio vd | ||||
Edz(in)o | Deidamia I of Epirus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksandro la 4-a estis la filo de greka patro, nome Aleksandro la Granda kaj de sogdia persa patrino, Roksano.[2][3][4] Li estis nepo de Filipo la 2-a (Makedonio). Ĉar Roksano estis graveda kiam ŝia edzo mortiĝis kaj oni ne sciis ankoraŭ la sekson de la naskota filo, estis malkonsento inter la makedonaj armeanoj rilate al la ordo de sukcedo. Dum la infanterianoj subtenis la onklon de la bebo, nome Filipo la 3-a (kiu estis malfort-mensa), la ĥiliarko Perdikkas, komandanto de la elitaj kavalerianoj, konvinkis ilin atendi espere ke la naskota filo de Roksano estu vira. La frakcioj interkonsentis, decidante ke Perdikkas regu la imperion kiel regento dum Filipo regu, sed nur kiel figuro sen reala povo. Se la bebo estos vira, tiam li estu reĝo. Aleksandro la 4-a estis naskita en Aŭgusto, 323 a.K.