![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/1/19/Filipo_la_2-a_%2528Makedonio%2529.jpeg/640px-Filipo_la_2-a_%2528Makedonio%2529.jpeg&w=640&q=50)
Filipo la 2-a (Makedonio)
reĝo de Makedonio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Filipo la 2-a (greke: Φίλιππος Β'; naskiĝis ĉirkaŭ 382 a.K.; mortis en 336 a.K. en Vergina) estis de 359 ĝis 336 a.K. reĝo de Makedonio kaj patro de Aleksandro la Granda kun Olimpia.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Dum jardekoj li batalis kontraŭ iliroj, trakoj kaj la grekaj polisoj kaj estigis la makedonian hegemonion en la antikva Grekio. Post lia venko super Ateno kaj Tebo en la batalo de Chaironeia en la jaro 338 a.K. li unuigis la grekan mondon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/a/a8/Philip_II_of_Macedon_lost_his_eye.jpeg/640px-Philip_II_of_Macedon_lost_his_eye.jpeg)