From Wikipedia, the free encyclopedia
Alessandro Achillini (1463-1512) (naskiĝis en Bolonjo, en la 20-a de oktobro 1463 - mortis en Bolonjo, en la 2-a de aŭgusto 1512) estis itala kuracisto kaj filozofo.
Aleksandro Achillini (1463-1512) | ||
---|---|---|
medicus Italicus | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-a de oktobro 1463 en Bolonjo, Italio | |
Morto | 2-a de aŭgusto 1512 en Bolonjo, Italio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato (1506–) Lordship of Bologna (en) (–1506) vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Padovo Universitato de Parizo | |
Familio | ||
Gefratoj | Giovanni Filoteo Achillini vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto anatomo universitata instruisto filozofo biologo vd | |
Aktiva en | Bolonjo • Padovo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis kaj mortis en Bolonjo, kaj sepultiĝis en la Preĝejo de Sankta Marteno, en tiu urbo. Laŭ Paolo Giovio, li studis filozofion tri jarojn en la Universitato de Parizo. Li famas kiel profesoro pri medicino en la Universitato de Bolonjo, kie li diplomiĝis pri filozofio en la 7-a de septembro 1484 kaj ankaŭ instruis en Padovo. Li estas konsiderata la dua Aristotelo. En la medio de la prikuracista lernejo el Bolonjo li konsideriĝas sekvanto de Mondino dei Liuzzi, kies verkojn kaj pensojn li komentadis. Li ankaŭ priskribis la flarorganajn nervojn, la ostojn de la oreloj kaj la salivan dukton.
Liaj filozofiaj verkoj printiĝis en Venecio, en 1508, kaj ricevis sennombrajn aldonojn en la postaj eldonoj.
Li ankaŭ distingiĝis kiel anatomiisto, kaj liaj ĉefaj verkoj estas "De humani corporis anatomia" (Venecio, 1516–1524), kaj "Annotationes anatomicae" (Bolonjo, 1520). Inter siaj plej rimarkindaj malkovroj, li koniĝas kiel la unua anatomiisto kiu priskribis la du timpanajn ostojn de la orelo, konatajn kiel "malleus" kaj "incus". En 1503, li malkovris la tarson, konsistanta je sep ostoj. Krom tio, li malkovris la fornikson kaj la "infundibulum"[1] en la cerbo.
La venka milito de Julio la 2-a kontraŭ la familio Bentivoglio, Lordoj de Bolonjo, devigas lin fuĝi el Padovo, en kies liceo li instruis filozofion. Du jarojn poste, en la 14-a de septembro 1508, li revenas al Bolonjo, kaj reprenas la katedron pri Filozofio kaj Medicino, kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj.
Li estis frato de Johano Filoteo Akilini kaj praavo de Klaŭdo Akilini.
En 1501, li eldonis la traktaton "De animae beatitudine" far Averroes.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.