Aleksandr Dejneka
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr Aleksandroviĉ Dejneka (ruse Александр Александрович Дейнека; naskiĝis la 8-an[jul.]/ 20-an de majo 1899[greg.], mortis la 12-an de junio 1969) estis soveta rusa pentristo, grafika artisto kaj skulptisto, konsiderata kiel unu el la plej gravaj rusaj modernismaj figuraj pentristoj de la unua duono de la 20a jarcento. Lia Kolektiva farmisto bicikle (1935) estis priskribita kiel grava ekzemplo de la stilo Socialisma Realismo.[1]
Aleksandr Dejneka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1899 (1899-05-08) en Kursk |
Morto | 12-an de junio 1969 (1969-06-12) (70-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Sovetunio |
Alma mater | Vkhutemas (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo fotisto grafikartisto skulptisto pedagogo universitata instruisto poster artist (en) instruisto |
Dejneka naskiĝis en Kursk[2] kaj studis ĉe la Ĥarkova Artolernejo (disĉiplo de Aleksander Lubimov) kaj ĉe VĤUTEMAS. Li estis fondinta membro de grupoj kiaj OST kaj Oktjabr,[3] kaj lia verko akiris ampleksajn eksponojn en ĉefajr ekspozicioj. Liaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj (el kiuj la plej fruaj estis ofte unukoloraj pro la malabundo de artaj materialoj) priskribas ĝenrajn scenojn same kiel laboron kaj ofte sportojn. Dejneka poste ekpentris monumentajn verkojn, kiaj La defendo de Petrogrado en 1928, kiu restas sia plej ikona pentraĵo, kaj La batalo de Sevastopolo en 1942, La ĉirkaŭoj de Moskvo. Novembro 1941 kaj La venkita ĉampiono. Liaj mozaikoj estas ĉefa trajto en la metrostacio Majakovskaja en Moskvo.
Dejneka estis entombigita en la Novodeviĉje tombejo en Moskvo.